SPIRITA AMBICIO
La fakto, ke Dio toleras pli malaltan normon, devas instigi nin ne ĉiame dependi de ĝi; ni devas esti ambiciaj atingi tiun pli altan normon, kiu estas pli agrabla por Li. 1 Kor 7 montras, ke Dio toleras pli malaltan normon en geedzeco, kiu estas la parto de eklezia vivo. En la Malnova Testamento estas ekzemplo de tio. Abraham vivis laŭ la normoj de Edeno, ne laŭ la leĝo de Moseo. La Edena normo rilate al geedzeco konformas al tiu de Kristo. Tamen Abraham krom Sara havis Hagaron; Jakobo ankaŭ havis du edzinojn, kaj Dio toleris tiun deflankiĝon de unu viro - unu virino idealo.
La principoj de Dio ne ŝanĝiĝis je la momento de la morto de Jesuo sur la kruco, post kiu iĝis valida la nova interligo. Ambaŭ tiuj interligoj montras la samajn principojn, sed diversamaniere. Senŝanĝa restas ankaŭ la principo de Dio pri cedo al homaj malfortecoj, kaj tio konfirmas Lian kompaton al ni.
SERĈANTE DION
La profetaĵoj ofte rememorigas al ni, ke spirita vivmaniero estas tiu, kiu serĉas Dion. Ni devas serĉi Lin (Ps 24:6; 27:8), sed vidi Lin ni ne povas (El 33:20). Fakte, trovi Dion en tiu ĉi vivo, en la fina senco, estas neatingeble, sed ni devas vivi serĉante plenan spiritan perfektecon. Serĉado de Dio, laŭ la profetoj, estas deziro iĝi justa kaj ĉesi peki (Am 5:5,8,14,15). Neniu el ni povas atingi plenan sukceson en nia serĉado de Dio, kaj sekve, neniu el ni tute ĉesis peki.
En kunuleco nin kunigas tio, ke ni serĉas la saman Dion kaj efektivigon de la sama justeco (Cef 2:3). Kaj tio firme kunigas nin, ne tio, ke ni ĉiuj estas justaj. Kun tiuj, kiuj inklinas al malbono, kiuj ne komprenas la justecon de Dio, ni ne havas kunulecon. Sed ni devas ne opinii, ke nepre necesas rompi rilatojn kun tiuj, kiuj ne sufiĉe diligente serĉas Dion, se estas agnoskite, ke ili ne serĉas malbonon. Pento kaj serĉado de Dio estas kunligitaj: la restariĝo de Izrael komenciĝis post kiam ili pentis kaj komencis serĉi Dion (Jer 29:12-14). Kvankam Izrael en tiu tempo estis ankoraŭ spirite malforta, sed kelkaj el ili havis deziron serĉi justecon, kaj Dio akceptis tion.
3. LA BIBLIA RESPOND
3. 1 ENKONDUKO
Vivo kun alkoholismo naskas spiriton de senespereco. Tio estas siaspeca konvinko, ke Dio ne povas helpi. Tamen fido je Dio estas provata. Ni povas havi realan esperon je la pli bona. Preĝo povas ŝanĝi multon. Alkoholismo ne estas neelkuracebla malsano. La ekzemplo kaj inspiro de la persono de Jesuo ŝanĝas nian vivon. Kaj Dio influas nian vivon miraklamaniere. Iufoje tiu mirakla influo radikale ŝanĝas homan vivon (9). Ni kredas, ke mirakloj okazadis en la pasinteco, ĉar ni kredas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. Ni devas konscii la kunligon inter tio, kion Li faris en la pasintaj tempoj kaj tio, kion Li povas fari hodiaŭ. Jen kial la Psalmoj ofte rakontas pri tio, kion Dio jam faris, ekzemple, ĉe la Ruĝa maro, kaj samtempe insiste petas Dion eniri senprokraste nun en la vivo de la Psalmisto. Biblia historio ne estas finita. Ĝi ne estas morta historio ekstere de niaj interesoj. Tiuj eventoj vivas kaj rilatas al ni, ĉar tiu Dio estas nia Dio. "Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? Nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne" (Nom 11:23).
La metodo "Dek du paŝoj" de la societo "Anonimaj Alkoholuloj" (vidu Aldonon 1) ricevis tutmondan agnoskon, kiel la plej efektiva metodo de kuracado de alkoholismo. Ni devas honti, sed tio estas fakto. Tiu ĉi organizo eĉ ne estas kristana. La vera kristanismo devas esti pli forta, ol "Dek du paŝoj" de "Anonimaj Alkoholuloj". Sed ni devas apogi nin al tiu ĉi fakto kaj kun helpo de ĝi aliĝi al venko de la problemo. Tamen ni apenaŭ komencis agnoski tiun problemon, kaj dume nenion faris por decidi ĝin. Ni estas benitaj de la vero, kaj pro tio ni devas esti antaŭe, esti ekzemplo por nia generacio; paroli al homoj pri tio, kion la Biblio diras pri alkoholismo, estas nur unu el multaj flankoj de nia agado, en kiu ni povas uzi niajn sciojn, ricevitaj el la Biblio. La reala ebleco superi alkoholismon estas kunligita kun kompreno de la vera naturo de peko, tento, la Biblia "diablo", Dio Mem kaj Lia potenco de savo. Ĝuste pri tiuj temoj la kristana komunumo estas benita per profundaj scioj. La vero, donita al ni devas ne resti nur teoria, logika, teologia vero. Ni devas montri tiujn sciojn praktike, ne nur por ŝanĝi vivojn, sed ankaŭ kiel kuracilon, kiu forestas en ajna sistemo de kuracado de alkoholismo. La veraj doktrinoj nepre alkondukos al la vera vivmaniero. Vivo en la vero, kun Dio, kuracos alkoholismon. Nia komunumo praktike uzas siajn sciojn en la batalo kontraŭ alkoholismo.
3. 2 EVIDENTECO KAJ KONVINKO
La alkoholulo devas kompreni, ke li vivas kaj agas erare, kaj ne nur malutile por si persone, sed ankaŭ erare antaŭ Dio. Alkoholuloj havas malaltan sintakson; se vi dum diskuto diros, ke ili "malutilas al si mem", tio ne havos efekton. Necesas konvinki ilin, ke ili, estante en stato de ebriiĝo, per tio ofendas Dion, sian kreinton. Ne sufiĉas nur diri, ke la Biblio malaprobas ebriecon. Jes, la Biblio malaprobas ebriecon. Sed ĉiu deklaro de Dio havas siajn argumentojn. Necesas uzi ilin. Ne sufiĉas nur diri, ke tio estas malpermesita.
- Alkoholismo baziĝas sur ĉiama trompo. Alkoholuloj trompas sin mem kaj tiujn, kiuj ilin ĉirkaŭas. Tio ne estas hazarda mensogo. Tio estas situacio, kie malvero forbruligas la vivon de homo. Dio postulas, ke ni parolu veron kaj vivu en la Vero, se ni efektive volas esti Liaj infanoj.
- Ni devas aspiri por vivi en la spirito, peni ne subiĝi al intencoj de la karno. En la karno ni ne povas komplezi al Dio. "Sed surmetu la Sinjoron Jesuon Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj" (Rom 13:14). Ekzemple, alkoholo libere havebla en la domo estas ĝuste tio, kion Dio ne aprobus por alkoholuloj. Alkoholuloj lerte uzas ĉiun situacion por ricevi eblecon akiri alkoholaĵon kaj daŭrigi trouzi ĝin.
- Kvankam en iu senco “ĉio estas por mi permesata” (1 Kor 6:12; 10:23), ne ĉio estas permesita de Dio, se ni fariĝas submetitaj sub ĝia povo. Alkoholismo sklavigas homon. Dio volas, ke ni estu liberaj kaj laŭ propra volo ni servu al Li. "Por libereco Kristo nin liberigis, tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco" (Gal 5:1). Ne neu tion, kio okazis sur la kruco nur por reveni al peko.
- Alkoholismo baziĝas sur ĉiama rifuzo ami. Tio, ke alkoholuloj ne zorgas pri si mem kaj pri aliaj homoj, estas nekunigebla kun la ekzemplo de Jesuo. Se ni ne havas Lian spiriton, ni ne estas Liaj. Ni ne povas deklari, ke ĉiuj alkoholuloj estas "ne Liaj", ne apartenas al Dio. Tamen alkoholo detruas familiojn; se homo ne zorgas pri sia familio, li estas "pli malbona ol nekredanto" (1 Tim 5:8).
- Ni devas malkaŝi nin antaŭ Dio. Alkoholismo delogas nin de memkonscio, de kompreno pri niaj agoj, pri nia doloro kaj niaj interrilatoj… kiam laŭ la vorto de Dio, ni devas alfronti ilin, helpe de Lia graco.
RESPONDECO
La Biblio instruas nin, kaj inter ni tio estas unua principo, ke scio estas kunligita kun respondeco. El tio necesas konkludi, ke se ni scias, ni respondecas agi konforme al tiu scio. Alkoholuloj bezonas helpon, sed ili volas, ke iu alia estu respondeca pro ilia konduto, ĉar ilia senco de respondeco estas ŝanĝita je pereiga sento de kompato al si mem. Estas unu strategio por la kristanaj alkoholuloj, aŭ eĉ por la nekredantaj homoj, kiuj havas iom da scio pri la Evangelio – rememorigi kaj instrui al ili bazajn sciojn pri Dio. Komprenigi al ili, ke ili estas Liaj infanoj, kreitaj laŭ Lia bildo, ke ili respegulas Lian gloron; ke Lia filo havis la saman homan naturon, kiun ili havas, sed li neniam pekis, kaj tio devigas nin esti respondecaj antaŭ Li. Mi kredas, ke predikado de la Evangelio povas iri flank' ĉe flanko kun kuracado kaj zorgo pri alkoholuloj. Ju pli ili scios pri la "supera potenco", des pli respondecaj ili estos antaŭ Li, des malpli ili volos peki.
KOMPRENO DE NIAJ MALFORTAĴOJ
Agnoski homajn malfortaĵojn estas la ŝlosilo al la programo "Dek du paŝoj" de la societo "Anonimaj Alkoholuloj". Tiuj, kiuj zorgas pri alkoholuloj devas kompreni, ke li aŭ ŝi ne povas esti la Savanto de la alkoholulo. Perforte ĉi tie oni povas ŝanĝi nenion. Kaj tio revenigas nin reen al baza demando: Ĉu kredas ni, ke Jesuo signifas “Savanton”? Ĉu ni kredas je li? Nur la Patro kaj Filo povas ŝanĝi homan vivon. Ni povas turni nin al ili kun preĝo, kaj tio estos la sola ĝusta solvo de la alkohola problemo. Homoj mem estas senpovaj. La alkoholulo mem devas rekoni tion. Necesas kelkfoje legi al ili Rom 7:15:25, kiu respegulas la internan batalon en la animo de ĉiu alkoholulo:
"Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras. Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona. La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi. Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo; sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj. Ho ve, mi malfeliĉulo! Kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto? Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro" (Rom 7:15-25).
Kiam ni penas fari bonon, en ni ĉeestas malbono. Malfeliĉaj homoj ni estas. Sed tiuj vortoj estas diritaj ne speciale pri alkoholo, ili taŭgas por ĉiu okazo. Ili koncernas pekon ĝenerale. Ni ĉiuj estas difektitaj de la psikologio de la alkoholulo. Kaj ankoraŭ Paŭlo diris en Rom 8, ke dank' al Dio, ni per Jesuo Kristo havas la vojon al savo. La nedifinita "alta potenco" de la societo "Anonimaj Alkoholuloj” ĉi tie estas difinita. Nia homa fiereco ne permesas al ni akcepti la majestecon de la Eternulo kaj Lia filo. Al ni ŝajnas, ke ni mem kapablas superi tiun ĉi problemon.
Humileco kaj amo al homoj estas tiel vivnecesaj. La plej tragika estas tio, ke alkoholuloj, kiuj jam dum kelkaj jaroj ne trinkis alkoholaĵojn, denove komencis drinkadi. Praktike en ĉiuj tiaj okazoj la kialo estas en tio, ke ili ne agnoskis siajn malfortaĵojn. "Antaŭ la pereo iras fiereco; kaj antaŭ la falo iras malhumileco" (Sent 16:18). Ofte mi vidis fierecon en homoj, kiuj restis sobraj dum monato. Ili fieris pri tiu fakto. Ilia fiereco kondukas al tio, ke ili forgesas pri siaj malfortaĵoj, pri sia bezono de Dio, kaj denove falas en pekon.
Homo estis kreita de Dio el polvo de la tero. Li devas ne fieri kaj ne humiligi aliajn. En nia egoisma naturo mankas respekto al aliaj homoj. Ju pli ni konscios, ke ni estas kreitaj el polvo, konscios nian sensignifecon, des malpli ni faros erarojn. Ni ne bezonas atendi ĝis juĝa tago por kompreni tion. Pri la naturo de homo kaj lia morteco ni scias el la ĉefaj doktrinoj de la Biblio. La kunligo inter humileco kaj nia morteco estas priskribita de Paŭlo: "Kiu (Jesuo) denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti" (Fil 3:21).
Kompreno de tio, ke ni estas mortemuloj, helpos al ni esti humilaj. Nia kredo je Dio montras al ni la malfortecon de homaj eblecoj. Ni preferas konfidi niajn problemojn al kuracisto aŭ al bona najbaro antaŭ ol konfidi ilin al Dio, kiel al la lasta instanco. "Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?" (Jes 2:22). Ĉu oni povas kompari homon kun Dio de Izrael? En la libro de Ijob 27:9,10 estas skribite, ke ĉiu homo, mortante, turnas sin al Dio kun vortoj similaj al preĝo. Sed kredo je Dio helpas al homoj ĉiame turni sin al Dio kun preĝoj. Kompreno de tio, ke ni estas mortemuloj, donas al ni saĝecon: "Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉiu vivanta, nevidebla por la birdoj de la ĉielo. La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi" (Ijob 28:21,22). Alkoholuloj kaj iliaj familianoj kunpuŝiĝas kun similaj problemoj. La sola vojo por ili – agnoski nian homan malfortecon kaj la grandecon kaj potencon de la Patro kaj Filo, la amo de Kiuj superas nian komprenon.
PLI DETALA STUDO
VERO: BIBLIA ANAL
Ĉiuj ni serĉas iun, kun kiu ni povas esti tute sinceraj, kiu gardas niajn sekretojn, kiu kompatas kaj komprenas nin. Ĉiafoje, kiam ni opinias, ke ni trovis tian homon, kaj li trompis niajn esperojn, ni seniluziiĝas pri li kaj kaŝiĝas en ni mem. Malplenumi promesojn, perfido, klaĉoj – ĉio tio estas peko; kaj kiel komunumo ni devas urĝe ekrigardi nin deflanke, por kompreni, ĉu aligas nin nia konduto al la Patro kaj al aliaj gefratoj, aŭ ni kaŝiĝas de ĉiuj en si mem. Timante fari erarojn, ni penas, ke niaj rilatoj kun aliaj homoj ne estu intimaj. Dum interparoloj kun ili ni intence penas ne malkaŝi tion, kio estas en la profundo de nia animo. Ni ne konfidas al ili niajn malsukcesojn, seniluziiĝojn, ni oferas veron por subteni dubindajn bonajn interrilatojn. Kaj tio kondukas nin al malespero, al "soleco en la homamaso", kiu estas tiel disvastigita nun. Nur en Kristo ni aliĝas al "la vero". Ĝuste tion ni serĉas en la vivo. Kion do ĝi signifas?
En la Sankta Skribo la vorto "la vero" estas simbolo de la pia vivo; honesteco rilate al ni mem kaj al Dio estas efektiviĝo de la vivo, kiun Dio promesis al ni. Mi volas substreki ĉi tie, ke ofte homoj opinias, ke se ili scias la Evangelion kaj kredas je ĝi, ili aŭtomate iĝas "en la vero". La subaj konkludoj sufiĉe klare montras, ke "la vero" rilatas ne nur al intelekta kompreno de la vera vojo de vivo. Se iu komprenas la Bibliajn profetaĵojn alie ol ni, tio ne signifas, ke li aŭ ŝi deiris de "la vero". Sed se ni (ekzemple) mensogas, tio signifas, ke ni deiris de "la vero", malgraŭ nia vera kompreno de la Bibliaj doktrinoj:
- Pekuloj deturnas sin de la vero (2 Tim 4:4; Tito 1:14). Ili estas senigitaj je la vero (1 Tim 6:5). Dio malkovris la veron, sendinte Sian filon proklami ĝin, sed pekemaj homoj rifuzis aŭskulti.
- Paŭlo, en sia epistolo al Efesanoj skribas: "Sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo" (Ef 4:15). Ni povas kompreni tion, kiel "proklami kun amo la veron". Paŭlo diras, ke reala spirita kresko estas atingebla nur per vivo en la vero.
Paŭlo alvokas la Korintanojn: "Tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco" (1 Kor 5:8). La vero estas direktita kontraŭ malbono, ne kontraŭ erara interpreto de la Bibliaj citoj.
- "Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, kaj parolas veron el sia koro" (Ps 15:2). La vero devas vivi en nia koro
- "Izrael diru, ke eterna estas Lia boneco" (Ps 118:2 kaj ankaŭ Ps 69:13). "Boneco" ĉi tie reprezentas savon kaj kompaton. Kompato kaj savo rilate al aliaj homoj devas esti "veraj" en la Biblia senco.
- Jer 5:1 diras, ke ĉiu, "kiu agas juste kaj serĉas la veron", estos pardonita. Tio signifas - penti kaj serĉi pardonon. Sed ne ĉiuj tiuj, kiuj serĉas veran komprenon de la Bibliaj versoj estos pardonitaj.
- En Jer 9:3 ni legas: "Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero". Esti forta por vero ne signifas akre disputi kun aliaj pri la interpreto de Skribo. Tragike estas, ke tiajn homojn kelke da homoj rigardas kiel “forta por vero”. Tio ne estas la senco de tiuj vortoj de Jeremia.
LA VERA VIVO
"La vero", sendube, rilatas al la Evangelio. Ni kredas je tio. Paŭlo diras pri tio: "Pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio" (Kol 1:5) kaj "ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi" (Gal 2:5). Li turnas sin al "la vorto de la vero - la evangelio de nia savo" (Ef 1:13). Laŭ la Biblio nia kredo estas “la vero”. La vero estas resumigo de tiu vivmaniero, kiu baziĝas sur vera instruo. Tiele, ni devas "surmeti la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco" (Ef 4:24).
Ni obeas al la vero en sincera amo al nia frataro (1 Pet 1:22) ne nur antaŭ baptiĝo, kiam ni respondas al demandoj; ni estas en la vero, se ni kun amo rilatas al niaj gefratoj, kiam ni iradas en la vero (3 Joh 3). Ni devas sekvi la Evangelion (Gal 2:14). La vereco de la doktrinoj, je kiuj ni kredas, igas nin vivi en la vero. "La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro… Sed vi ne tiel lernis Kriston; se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero" (Ef 4:17-21). En 2 Tes 2:12 ni legas: "Vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron". Estas morala kunligo inter ĉiu mensogo kaj senspiriteco. Ni devas "en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero" (2 Tim 2:25). Homo povas ellerni teorie la veron de Dio (2 Tim 3:7), neniam atinginte ĝin, tio estas, penti kaj vivi en la vero, nenion kaŝante de Dio, estante honesta kun si mem.
LA VER0 DE KRISTO
En Joh 18:37 Jesuo antaŭ sia morto diris al Pilato pri si mem, ke li naskiĝis kaj venis en la mondon por atesti pri la vero. Kaj la kruco estis la plej supera atesto kaj montro de la vero. Tio ne estas proklamo de doktrinoj, sed pli ĝuste, la vojo de vivo, al kiu tiuj doktrinoj kondukas. En Gal 3:1 Paŭlo kulpigas la galatojn, ke ili ne obeis al la vero, kiun tiel klare montris al ili krucimita Kristo; Paŭlo klare vidis obeon al la vero en obeo al la ofero de Kristo. En Gal 4:16: li elkrias: "Ĉu mi do per verdiro fariĝis al vi malamiko?". Tiele, estas la paralelo inter la vero kaj la ofero de Kristo. Ni estas sanktigitaj en la vero (Joh 17:19), sed nia sanktigeco devenas de la sango de Kristo (Heb 9:13; 10:29; 13:12). Povas esti, en tio estas kialo, ke en Dan 8:11,12 "la sankta loĝejo" signifas "la vero". La ofero de Kristo estas la vero. En tio ni vidas la homaron kiel ni fakte estas, en tio ni vidas la realan efekton de peko. Antaŭ ĉio, la realeco estas en tio, ke Homo kun nia naturo superis pekon, kaj pro lia memofero niaj pekoj povos esti pardonitaj; kaj ni havas realan, konkretan, definitivan esperon ricevi eternan vivon.
Jesuo diris al homoj, ke li estas senpeka: "Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? (Joh 8:46). Kaj en Joh 17:19 li diris: "Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero". Lia perfekta vivo kaj morto povas konsekrigi nin. Restante en la vorto de Jesuo, ni scios la veron (Joh 8:31,32) - ne nur pli altan komprenon de la doktrinoj, sed nia vivo mem respegulos nian scion pri Jesuo, kiu estas "la vero". La vero liberigas nin; la Filo faras nin liberaj (Joh 8:32,36). "La vero" estas do titolo de Jesuo. Nura akademia scio ne povas liberigi homon de peko, sed la ekzemplo de la spirita vivo de la Filo de homo povas, kaj liberigas. Jesuo diris: "Mi estas la vojo kaj la vero kaj vivo" (Joh 14:6); "En Jesuo estas vero" (Ef 4:21). La spirita vivo en Kristo liberigas nin de peko (Rom 8:2); sed en Gal 5:1 estas dirite simple, ke Kristo liberigis nin de peko. La homo Kristo Jesuo estas "spirito de vivo"; la Homo kaj lia vojo de vivo estis en perfecta konformeco. En li la vorto fariĝis karno. "Vero" estis en Li; perfekte kaj plenkomplete en li estadis la principoj de la vero de Dio.
INTERPAROLO KUN SI MEM
Kion tio povas signifi praktike? Ni ĉiuj interparolas kun ni mem. Ene en ni ĉiame okazas interna parolo. Iuj homoj daŭrigas kun si mem interparolon, en kiu estas memsubtaksigo, tagon post tago, monaton post monato, jaron post jaro. Aliaj pensas pri imagata malbono farata de aliaj. La pensoj de iuj homoj estas plenigitaj de vanteco, sintrotakso, volupteco, diversaj fantazioj… kaj finrezulte ĉio tio influas al iliaj vortoj kaj agoj. Tion, kio okazas en nia koro ni esprimas per vortoj. "Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; ĉar el ĝi eliras la vivo" (Sent 4:23). Jen tial ni devas gardi la veron en niaj koroj. Nia interna interparolo povas esti imagiita frukto de nia fantazio, nia imago. Penu, ke ĉiuj niaj interparoloj estu veraj, eĉ se temas ne pri spiritaj aferoj. Estus ideale, se nia interna interparolo estus pri Jesuo, pri la Patro, kaj Lia Regno. Sed malbone estas, se ni ene en ni rezonas pri tio, kio en la Biblio nomiĝas la diablo – en tio estas la fonto de malveraj supozoj kaj malbonaj agoj. La diablo laŭ la Biblio estas "la patro de mensogo" (8:44). Kaj maljusteco komenciĝas en nia propra interno. Mi povas eĉ supozi, ke la Diablo estas nia propra interna voĉo. Jen ĝi similas al muĝanta leono, jen - al ruza serpento. Kaj ĝi estas interne en ĉiu el ni. Vivgravas regi nian internan voĉon. La Biblio gvidas nin en nia kompreno de tiu ĉi vero; manko de vero estas fonto de malbono kaj peko. Kutime, peko estas ne sekvo de konscia ribelo, sed rezulto de komplika procezo de mempravigo. Jen kial vero estas la esenco de la spirita vivo. Neante malverecon ni neas pekecon. Ni ĉiuj havas tiun ĉi problemon. Jen kial la aserto de Jesuo, ke li estas "la vero", signifas, ke li estis tentata, sed estis senpeka. Nur pro tio estas Jesuo la vojo al eterna vivo.
3. 3 PENTO
Ankaŭ en tio la kredanto havas avantaĝon super la nekredanto. Georg Best en sia membiografio "La Bono. La Malbono kaj La Ĉampano" kronologie priskribas sian batalon kun alkoholo, substrekante, ke malgraŭ riĉeco kaj fameco, aŭ, povas esti, pro ili, li ne havis realan motivon por ĉesi drinki. Multaj alkoholuloj ne povas ĉesi drinki nur pro foresto de motivoj. Oftaj malagrablaj rememoroj pri ilia lasta ebriiĝo povas esti motivo, sed nur por kelktempa periodo. Por ni la motivo ne estas nur egoisma deziro por pli agrabla familia aŭ ekonomia vivo, sed ni havas ankaŭ devon antaŭ Dio. Ni konscias, ke alkoholismo estas peko kontraŭ la volo de Dio. Ni povas nomi alkoholismon malsano, aldoni medicinajn kaj fiziologiajn terminojn, kompreni tion kiel siaspecan vivovojon, sed ĝi tutegale restas peko. Ni amas Dion; Li amas nin, amas kaj amis pli forte, ol ni povos percepti. Tial ni celas vivi tiel, kiel antaŭdifinis al ni Dio, ni serĉas vojon por vivi la Regnovivon jam nun. Ni sincere volas esti similaj al tiu, kiu amis nin ĝis la fino, kiu oferdonis sian vivon pro ni, lia popolo. Por la kredanta alkohololulo tio devas iĝi kialo por deiro de alkoholo. Ni volas esti similaj al Li, vivi tiel, kiel Li vivis kaj vivas nun.
Drinkuloj ne heredos la Regnon; pri tio diras 1 Kor 6:10 kaj Gal 5:21. Ĉu signifas tio, ke alkoholuloj, kiuj ne povas ĉesi drinki, ne estos en la Regno? Ĉe kiu kondiĉo do ili heredos la Regnon? Nur ĉe kondiĉo de sincera pento. Ili devas havi en si mem fortan volon returni sin de la pereiga pasio. Estas facile fingromontri al alkoholuloj. Ilia peko klare videblas kaj estas malaprobata. Sed ĉiuj ni estas pekemaj. Ni pekas, pentas kaj denove pekas. Ni senesperiĝas. Ni malamas pekon ni alkroĉiĝas al la vortoj de Paŭlo en Rom 7:15:25 kaj trovas sinpravigon en tio, ke peko estas en nia interna esenco. Sed en Rom 8 ni legas, ke la spirito de nova vivo en Jesuo liberigas nin de la ŝajne neevitebla leĝo de peko, kiu estas en ni. Ĉe denovaj malsukcesoj ni miras, ni malamas pekon kaj sentas pasian deziron superi ĝin. Ni kun ĝojo atendas la savon de la Regno. Kaj iom post iom ni sukcesas ŝanĝiĝi. Tio estas la minimumo, kiun Dio atendas de ĉiu frato kaj fratino, kiuj estas alkoholuloj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj loĝas kun ili. Ni ĉiuj havas tendencon pligrandigi la pekojn de aliaj homoj kaj plimalgrandigi niajn proprajn, kiuj estas malpli malkaŝitaj. Konsciu tion, enskribu viajn kutimajn pekojn kaj analizu ilin. Atentu, ke alkoholuloj estas tre sentemaj al ĉia elmontro de hipokriteco. Amu ilin per Biblia amo – tio estas la plej bona vojo. Komprenigu al la alkoholulo, ke ebrieco ankaŭ estas peko, kiel "malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, diboĉadoj, kaj aliaj similaj" (Gal 5:19:21). Iufoje ankaŭ ni avidas aŭ tro manĝas. Necesas atenti, ke alkoholuloj kritike rilatas al ĉio, kio ilin ĉirkaŭas.
Ankaŭ necesas diferenci alkoholismon de hazarda ebriiĝo. Alkohlismo estas neapartigebla, ĉiame ripetanta peka maniero de vivo. Vi ankaŭ, kiel multaj aliaj en nia komunumo, emas peki. Ju pli vi pekas, des pli vi emas al peka vojo. Homoj, kiuj loĝas kune kun alkoholulo devas esti ekzemplo de humileco. Esti alkoholulo ne signifas nur trinki alkoholaĵojn, kvankam ankaŭ tion la Biblio ne aprobas. La Biblio malaprobas ĉiun kutimon, per kiu homo malbonigas sin mem aŭ estas kialo de malbono por aliaj homoj. Alkoholismo estas egoisma kutimo, kiu malutilas al la korpo, deformas la bildon de Dio; ĝi estas malsukceso provi vivi laŭ la antaŭdifinita de Dio por ni celo. Tamen, ĉiu el la supre indikitaj pekoj nepre ripetiĝas en la vivo de multaj kristanoj. Tio, certe, ne pravigas alkoholismon, sed paroli pri tio al alkoholuloj necesas. Ni ne akuzas la alkoholulon, ni batalas kontraŭ peko. Neniu estas forigita de Dio tiel, ke oni ne povus helpi al li. Pri tio necesas paroli denove kaj denove. Jesuo ja kuracis homojn eĉ el plej malalta socinivelo de Palestino en la unua jarcento.
LA SOLA JUĜISTO
Ni devas ne trakti la alkoholulon kiel juĝistoj, atendante taŭgan momenton por puni lin. Nin devas gvidi amo. Kaj amon ni penas inspiri en la vivon de la alkoholulo. Kiam homoj kulpigis la virinon pri adulto, Jesuo rememorigis al ŝiaj kulpigantoj, ke ankaŭ ili estas pekuloj, laŭesence, ke ili ne rajtas juĝi ŝin. Ili unu post la alia foriras. Kaj tiam Jesuo diris al ŝi, ke ŝi ne peku plu (Joh 8:3-11). Li faris tiel por ŝia bono. Li komprenis, ke ŝi ne estis virta virino kaj li vidis ŝian ofendsenton, sed samtempe li vidis ankaŭ la hipokritecon de aliaj homoj. Povas esti ŝi dividis sian liton kun ĉiu el tiuj, kiuj nun, konvinkitaj pri sia praveco, pelis ŝin; aŭ eble ŝi sciis pri iliaj propraj moralaj eraroj. Sed la Sinjoro ne volis malhelpi ŝin penti. Kaj krom tio – neniu krom la Sinjoro rajtas malaprobi aŭ juĝi homon. Jesuo ne bezonis ion diri al ŝi. Lia perfekteco mem kulpigis ŝin pro ŝia pekemeco. Se la familio de la alkoholulo juĝas lin, ili riskas, ke li ekvidos ilian hipokritecon. Ni devas sincere diri al la alkoholulo pri niaj propraj pekoj. Tiu potenco, kiun en la societo "Anonimaj Alkoholuloj" oni nomas "supera potenco", akiras por ni realan formon – tio estas perfekta Jesuo Kristo.
PENTO PRAKTIKE
Mi akcentas, ke pento devas esti vorte esprimita, ĝi devas esti "konfeso" (1 Joh 1:9), nome, buŝa aŭ skriba klarigo de la problemo. Tio similas al preĝo aŭ voĉlego de la Biblio, kiam niaj pensoj fluas pli malrapide. Ni devas konscii ĉiujn flankojn de nia peko. Ni devas senti la malbonecon de nia peko. La alkoholulo, kiu volas ĉesi drinki, devas rememori ĉiun okazon, kiam alkohola ebriiĝo kaŭzigis malutilon. Oni povas helpi al ili ĉesi drinki, montrante al ili la longan liston, kiun ili mem kompilis. En la supra parto de tiu liasto la alkoholulo devas surskribi grandlitere: "Mi estas mensogulo". Tio pli bone ol ĉio alia helpos al li/ŝi resaniĝi (Paŝoj 4-9 en la programo de “AA”).
La kredo, ke ni estis pardonitaj, estas, verŝajne, la plej granda defio al la fido de ĉiu el ni. Precipe malfacile estas tion agnoski por alkoholuloj, kies fido ne estas altnivela. Necesas paroli kun alkoholuloj, ke pardonon ricevi eblas (Lk 7:42). "Ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu" (Ef 2:8,9). Neeblas kontraŭstari al la logiko de la vortoj el Rom 8: "Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?". Se tiom multe estis plenumita pere de la morto de la Sinjoro, kiom multe ni ricevos pere de Lia resurekto kaj nova vivo, kiun Li volas dividi kun ni. Se Dio fordonis pro ni Sian filon, kiom multe Li volas doni al ni ankoraŭ? "Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis" (Rom 5:20). Li faras la valon Aĥor, simbolon de malglora deiro de Dio, vojo de espero, kie en unu bela tago Izrael kantos, kiel ili kantis dum la eliro el Egipto (Hos 2:14,15). La promeso pardoni niajn pekojn estas reala kaj signifoplena (1 Joh 1:9).
Por ricevi pardonon de niaj pekoj necesas penti pri ili. Penton helpas kunuleco. La ekzemplo de aliaj inspiras nin penti, eĉ se ni ne plene komprenas la demandojn koncerne nian interrilaton kun Dio. Multaj kredantoj superis alkoholismon, multaj familioj havas sperton, kiu estus utila por tiuj, kiuj bezonas tian gvidilon. Multaj homoj ankoraŭ nun penas superi alkoholismon. Vi povas interrilati kun ili, sendante al christadelphianalcoholics@bbie.org viajn mesaĝojn. Ni garantias vian anonimecon. "Anonimaj Alkoholuloj" instruas, ke interrilatoj de alkoholuloj kun homoj, kiuj penas venki la saman problemon, helpos al ili mem. Al multaj homoj tio helpis. Sed ĉu ekzistas potenco pli forta, ol la potenco de Kristo?! Interrilato kun alkoholuloj devas havi celon. La Sinjoro interrilatis kun pekuloj por alkonduki ilin al Dio. Ni ne povas supozi, ke se Jesuo partoprenis ĉe la tablo de pekuloj, tio signifas, ke ili jam estas enskribitaj en lia libro por eterna vivo. Lia kompatemo kaj insisto, persona ekzemplo de virteco kaj bonkoreco instigis pekulojn ŝanĝiĝi. Multaj kristanoj erare opinias, ke ilin malsanktigas interrilatoj kun alkoholuloj. La Sinjoro ne donis al ni similan ekzemplon. La vundita homo, savita de la Samariano, similas al multaj el ni, pekemaj kaj preskaŭ nudaj surstrate. En la memoro aperas la bildo de alkoholulo, priŝtelita kaj senvestita de socia malsano, reklamo de alkoholaĵoj kaj tiel plu. Sed la Samariano (= Jesuo) forportis lin en la gastejon kaj petis la mastron prizorgi lin ĝis kiam li revenos. La gastejo simbolas la eklezion, en ĝi ni trovas spiritan forton kaj plibonigon de nia stato. Kaj tio daŭros ĝis kiam la Sinjoro revenos.
Ĉiu membro de la korpo kontribuas al la sano de la korpo. Neniu membro povas diri, ke li ne bezonas la aliajn, "el kiuj la tuta korpo kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo" (Ef 4:16). Forto kaj energio venas al ni de la korpo de Kristo. Tragike estas, ke la korpo de kredantoj estas komprenata de multaj alkoholuloj kaj ankaŭ de tiuj, kiuj prizorgas ilin, kiel io hontiga. Tamen la veron diras la Sankta Skribo: jes, la korpo de Kristo estas granda forto kaj potenco, kaj en ĝi oni povas trovi por si helpon kaj subtenon. Ĝuste tia forto, kondiĉe, ke anonimeco estas garantiata, helpas venki la problemojn de alkoholuloj. Ni ĉiuj bezonas fortan rememorigon pri la pekoj de klaĉo kaj juĝemeco. Tiuj du komunumaj pekoj malhelpas nin iĝi la forto de bono, eĉ la hakanta tranĉrando de ĉi tiu generacio, kiun ni tiel facile povus atingi.
3. 4 LA NOVA VIVO
Paŭlo kelkfoje substrekis, ke pro baptiĝo nia statuso ŝanĝiĝas. Antaŭe ni estis perditaj kaj implikitaj en la mondo de peko. Nun ni estas liberaj de ĝi, ni estas en Kristo. Sed malgraŭ nia nova statuso, en ni restas inklino vivi laŭ la antaŭaj moralaj principoj. Li priskribas la karakteron de la antaŭa vivo, kaj alvokas nin ĉesi vivi kvazaŭ ni ankoraŭ estas en perdita kaj sencela mondo. La fakton, ke Li konsideras nin en Kristo, kiel senmakulan fianĉinon de Sia filo, ni devas akcepti kiel devon vivi kaj konduti kiel Li. Ni devas celi iĝi tiaj, kiujn Li nin konsideras. Nur pripensu la vortojn de Dio: "Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj" (El 19:5). Tiu ĉi promeso estis plenumita – Izrael iĝis Lia popolo kaj akiris la statuson de Lia "amata propraĵo", malgraŭ tio, ke ne ĉiam ili iris laŭ la vojo de Dio. Tion oni povas diri ankaŭ pri ni: same ni estis enkondukitaj en la Regnon de Lia kara filo, ni estis elvokitaj el mallumo al lumo kaj anoncitaj Lia popolo. Moseo diris: "La Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn" (Read 26:18). Atentu, ke Moseo diris - "Se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn". Sed malgraŭ ilia malobeemo Li konsideris ilin Sia popolo.
Jen kelkaj ekzemploj:
- "Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj" (Gal 5:16-25). Por Paŭlo - la karno estas vivo antaŭ baptiĝo; la spirito – vivo post baptiĝo. Sed la galatoj, ŝanĝinte la statuson, daŭrigis la vivon de la karno.
- En bapto la efesanoj formetis la malnovan homon kaj surmetis la novan homon (Ef 4:22,23 = Rom 6:6). Sed ili ankoraŭ devis formeti la aferojn de la malnova homo - koleron, mensogon kaj tiel plu (Ef 4:25-28).
- Pri tio diras ankaŭ Rom 6, kiu estas didiĉita al baptiĝo. Paŭlo turnas sin ne al nekredantaj homoj, kiuj bezonas baptiĝi. Li turnas sin al spirite malfortaj gefratoj jam baptitaj, alvokante ilin deiri de la antaŭaj kutimoj.
- Antaŭ baptiĝo ni estis en la mallumo: "…iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero)" (Ef 5:8,9).
- Li avertas la koloseanojn malvivigi malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron kaj avidecon, malgraŭ tio, ke ili entombigis tion ĉion dum baptiĝo (Kol 3:5 = Rom 6:6). Pli sube ni legas, ke ili jam ne faras pekojn, "en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili", kvankam de ekstere ŝajnis, ke nenio ŝanĝiĝis post ilia baptiĝo (Kol 3:7). Ree Paŭlo diras, ke se ili volas esti bonaj en la okuloj de Dio, ili devas ne peki ĉiam.
- Ni obeas al la vero "por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore" (1 Pet 1:22). Nia obeo al la vero de Kristo metas nin en la statuson de tiuj, kiuj sincere amas siajn fratojn.
- Tito diras al la gefratoj en Krito, ke ili estas lavitaj per baptiĝo, kaj pro tio ili devas ne paroli malbonon rilate al aliaj gefratoj, kiel ili kutimis fari antaŭe (Tito 3:2-6). Sed ili faradis tion eĉ post baptiĝo!
- Paŭlo avertas, ke nepentantaj malĉastuloj kaj pekuloj ne heredos la Regnon de Dio: "Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio" (1 Kor 6:11). Paŭlo diris, ke ili estis lavitaj per baptiĝo en la nomo de Jesuo Kristo, kaj pro tio ili devas:
a) Agnoski, ke iliaj korpoj estas temploj de la Sankta Spirito, kaj glori Dion korpe kaj spirite.
b) Kompreni, ke ili ne apartenas al si mem kaj ne povas vivi kiel ili volas.
c) Agadi kvazaŭ ili agas kune kun Kristo.
ĉ) Permesi al la potenco de la Krista resurekto agi en ilia nova vivo.
Estas sufiĉe klare, ke la korintanoj klare konsciis tion, sed daŭrigis drinkadon kaj malĉastadon. Sed Paŭlo diras, ke tiel ili antaŭe kutimis konduti. Evidente li vilas diri, ke ilia statuso jam ŝanĝiĝis kaj ili devas vivi laŭ tio. De psikologia vidpunkto peko ĉiam trovas pravigon por si. Ili ankaŭ diradis: "Viando - por la ventro, kaj la ventro – por viando". Alivorte, ni havas bazajn homajn dezirojn kaj estas vojoj por ilin kontentigi. La respondo de Paŭlo estas jena: se ni estas en Kristo, ni promesis malvivigi tiujn dezirojn, kaj se ni ilin plenumas, ni agas kvazaŭ ili estas ankoraŭ bone vivantaj. Plue, per baptiĝo ni mortas al peko, ni serĉas novan vivon, kiu nun estas en la Sinjoro, al kies korpo ni apartenas. Tiu certigo kaj defio alfrontas kristanajn alkoholulojn hodiaŭ. Vi estas lavitaj, sanktigitaj, pravigitaj kaj agnoskitaj justaj. Rememoru vian baptiĝon kaj tion, kio okazis tiam. Provu vivi tiun vivon. Agu, aŭ almenaŭ provu agi, kiel Dio vin vidas. La alkoholulo bezonas rememorigon, kiel bezonis ankaŭ la romanoj, pri la grandega signifo de la fakto, ke li baptiĝis. Ili havas respondecon kaj senliman eblecon pro tio. Rememorigu al ili pri tiu tempo, kiam ilia vivo en Kristo nur komenciĝis. Parolu kun ili pri tio…
La frukto de la Spirito inkludas mensajn vidpunktojn, kiuj helpos prepari veran venkon super alkoholismo. Profundaj timoj, ke la alkoholulo neniam ĉesos drinki, povas alkonduki al tio, kion ni timas. Se la problemo estas rekonita, tro akra reakcio kaj rapidaj agoj ne estas saĝaj agoj. Tiuj, kiuj loĝas kune kun alkoholuloj devas iom-post-iom prepari grundon por evoluo de la sekvantaj spiritaj trajtoj:
POZITIVA PENSADO
Alkoholuloj kaj iliaj familianoj estas facile kaptitaj de la sindromo de "batalo-aŭ-flugo". Ili volas senprokraste kaj per ĉiuj rimedoj superi la problemon, al ili ŝajnas, ke la sola solvo estas mergi pli profunde en ĝin.. Kredo je la vero de Dio donas al ni eblecon atingi almenaŭ iom da pozitiva pensado. Ni legas en la Biblio: "Fine, fratoj, kio ajn estas vero, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfara; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu" (Fil 4:8). Celu akiri pozitivecon pri aferoj, kiuj ne rilatas al la alkohola problemo, penu partopreni la laboron de la Sinjoro en aliaj sferoj, kio helpos al vi superi vian kompreneblan obsedon kun la alkohola problemo, kiu ĉirkaŭas vin.
REGI EMOCIOJN KAJ AGOJN
"Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, estas urbo detruita, kiu ne havas muron" (Sent 25:28). Tiu homo estos malforta, ofte regata de negativaj emocioj. Lia fina stato estas priskribita en Gal 5:19-21: "malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco…". Por regi siajn emociojn la alkoholulo devas lerni agnoski ilin, ĉar nur post jaroj de obsedo, personaj emocioj iĝas sensignifaj. La alkoholulo povas perdi kontakton kun si mem. Priparolu kun li liajn sentojn, kaj vi ricevos simpligitajn respondojn, similaj al "mi ne bone sanas"; sed nenion krom tio li povas klarigi. Sed pacience parolante kun li, provu pli profunde penetri en liajn sentojn.
JESUO EN NIA VIVO
Konscio de tio, ke Jesuo plenumas en nia vivo la ĉefan rolon, kuraĝigas nin ĉiujn. "Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo" (Fil 2:5). "Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas" (Fil 4:13). "Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado" (1 Tim 1:7).
INTERRILATOJ KUN ALIAJ HOMOJ
Alkoholuloj laŭesence estas solecaj homoj. "Ĉar se ili falos, unu levas la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus" (Pred 4:10). La poeto de la 17-a jarcento Ĝon Donn skribis: "Neniu homo estas insulo". Kunuleco, signifoplena kunuleco, kun aliuloj estas planita al ni de la Patro. Tio estas Lia vojo por ni. Dio kreis nin tiel, ke ni bezonas aliajn homojn. "Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li" (Gen 2:18). Povas okazi tiel, ke familiaj kaj amikecaj komunikiĝoj ne sufiĉos por la alkoholulo. Tamen estas granda terapeŭtika valoro en la ebleco konfesi siajn erarojn al aliaj homoj (Jak 5:17), kvankam tio estas plimalfortigita se la komunumo falas en klaĉon kaj nefidemecon. Nia bezono de aliaj estas bazita ne nur sur la Biblio. Sciencistoj atestas: por ke homo fartu bone korpe kaj spirite, li devas havi sufiĉan komunikiĝon kun aliaj homoj. Por la familianoj de la alkoholulo estas malfacile akcepti la fakton, ke la alkoholulo sentas sin soleca, ĉar ili ĉiam estas apud li por helpi al li kaj evitigi malfacilaĵojn. Sed akcepto de la bezono de la alkoholulo tute ne estas konfeso, ke vi malsukcesis; estas agnosko, ke la bezono estas reala. Atentigi lin pri aliaj homoj – tio kondukos lin el la memcentreco, kiu karakterizas alkoholismon. La plej bonaj amikoj estus, certe, gefratoj, kiuj mem luktis kaj superis la saman problemon. "Se ni aflikiĝas, tio estas por via konsolo kaj saviĝo; aŭ se ni konsoliĝas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaŭ suferadas" (2 Kor 1:6). Same necesas ankaŭ fortaj ligoj inter familioj, kiuj dividas la saman problemon; kaj tio eblas nur se ekzistas iom da malkaŝemeco. Sed certe, klaĉoj kaj malaproboj ne fortikigos tiujn interrilatojn.
Rilatoj de homoj al alkoholuloj ludas gravan rolon. Se la alkoholulo povas esti kondukata en suprenirantan spiralon, se li estas en la korpo de Kristo, li superos la malsanon. Sed estas danĝero fari eraran paŝon, fari ĝin estas facile kaj ĝi povas revenigi la alkoholulon en malsuprenirantan spiralon. Necesas esti kune kun aliaj, kiuj ne estas alkoholuloj. Ni devas ne sekvi la intencojn de la karno (Rom 13:14) – la alkoholulo devas eviti tiujn homojn kaj lokojn, kiuj provokas lin drinki. Specialaj esploroj atestas, ke en tiuj lokoj, kie la leĝo ne malpermesas senkontrolan drinkadon, tie akre kreskas la nombro de mortoj inter alkoholuloj (11). Foresto de provokaj eblecoj malaltigas la riskon reveni al alkoholismo. Ni estas entiritaj en spiritan militon, venki en kiu ni povos nur kun helpo de Dio: "En mia koro mi konservos Vian diron, por ke mi ne peku antaŭ Vi" (Ps 119:11).
4. POST LA VENKO
Se alkoholuloj ĉesis drinki, estas ankoraŭ frue opinii la problemon venkita. Konsideru tiujn ĉi strangajn, sed realajn statistikajn fenomenojn: la plimulto da partneroj de eks-alkoholuloj denove bonvenas siajn partnerojn en familian vivon. Sed poste ili forlasas la kuracitan partneron kaj… foririnte de la edzo aŭ de edzino-alkoholulino, ili denove trovas al si partneron-alkoholulon. Kial tio okazas? Dum la periodo de alkoholismo la partnero (precipe virino) prenas al si decidojn de ĉiuj ĉefaj problemoj. Ŝi decidas ĉiujn demandojn sen konsideri la opiniojn de la alkoholulo. Ŝi kredas sin ĝusta. Ŝi estras en la interrilatoj. Kaj por ŝi estas nekredeble malfacile rilati al sia nova partnero sen iugrada malestimo kaj patronado. En tiuj okazoj povos helpi kunuleco kun homoj, kiuj spertis similajn problemojn.
Ni nurnu nin al la parabolo pri la pliaĝa filo. Povas esti, ke la jeno estas la esenca mesaĝo de la parabolo. La pliaĝa filo estis ĵaluza kaj plenigita de memkompato. Li opiniis, ke lia multajara pacienca obeado (kaj, certe, li trotaksis sian pravecon) estis forgesita tuj post la reveno de la malŝparema frato. Li ne povis pardoni al la frato, ke li malŝparis sian havaĵon per diboĉa vivado. Li ne povis pardoni la antaŭajn pekojn de sia frato eĉ tiam, kiam la frato tiel klare ekpentis. La rezulto estis tragika. Li ne plu volis partopreni en la kunuleco de sia patro. Ĉio tio, okazis sekve de lia malsukceso vere pardoni la fraton.
5. KONKLUDO
Por ĉiuj homoj kunligitaj kun la tragedio de alkoholismo aperas la demando: Kial mi? Kial mi estas alkoholulo… Kial al mi estas antaŭdestinite vivi kune kun alkoholulo? Sen kredo je tio, ke Dio ekzistas, ke Li havas rilate al ĉiuj flankoj de nia vivo Sian apartan planon, ke Li gvidas nian vivon, ni ne trovos respondon al tiuj ĉi demandoj. Mi estas konvinkita, ke Dio ne donas al ni pli ol ni povas elteni. Ĉiu el ni mem devas porti sian krucon. Kiel ajn ofte ni mispaŝas kaj falas, eĉ nia Sinjoro faletis, kiam li iris sian lastan vojon al Golgota, ni ĉiame devas vidi antaŭ ni bildon de kruco-portanta disĉipleco. La vojo donita al ni de la Sinjoro varios. Por unuj estas alkoholismo, por aliaj – geedza perfido, narkotaĵoj, korpa aŭ mensa neperfekteco. Tiun ĉi liston oni povas daŭrigi, dirante pri la sorto de ĉiu infano de Dio. Ĉiu el ni havas sian propran krucon, kaj sian vojon por iĝi simila al la Sinjoro, kiu alvokas nin.
Kiel diris mia amiko Stiv Ĝonson: "Estas procezo, sed ne rezulto". Aŭ kiel alia frato Ĝon Stibbs diris al mi dum sia persona tragedio: "Estas la veturo, ne la fina haltejo". Sendepende de tio, ĉu ĉesos via familiano drinki aŭ ne, viaj agoj preparas vin por via ĉefa antaŭdestino – la Regno. Certe, estas malfacile akcepti tion mense, ĉar ni vivas en la mondo, en kiu oni strebas havi feliĉon kaj plezurojn tie ĉi kaj jam nun. Ŝajnas, ke Dio estas malproksime de ni. Sed penu kompreni la spiriton de Manoaĥ, kiu volis, ke Dio ĝuste en tiu momento sendu anĝelon al li por doni konsilon rilate al lia filo Ŝimŝon. "Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo" (Juĝ 13:21), kaj ke Dio atentas pri ili. Tio rilatas ankaŭ al ni kaj al aliaj homoj.
Jeremia vidis sian amatan popolon, preskaŭ detruitajn pro iliaj agoj kaj konvinkoj. Li komprenis, ke krom la graco de Dio, ili ĉiuj estus konsumitaj. Li dankis Dion: "Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis, sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li. La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin" (Plor 3:22-25).
ALDONO 1: LA DEK DU PAŝOJ
1. Ni agnoskis, ke ni estas senfortaj en la batalo kun alkoholismo, ke niaj vivoj ne plu estas regataj de ni.
2. Ni komencis kredi, ke potenco pli granda ol ni, povas resanigi nin.
3. Ni faris decidon dediĉi niajn vivojn al Dio, disponigi al Li niajn zorgojn.
4. Ni esploris nin mem.
5. Ni konfesis al Dio, al ni mem, kaj iu aliulo, la precizan naturon de nia eraro.
6. Ni estis pretaj, ke Dio forigu ĉion malbonan en nia karaktero.
7. Ni humile petis Lin forigi ĉiujn niajn malperfektaĵojn.
8. Ni listigis ĉiujn homojn, al kiuj ni iam ajn malutilis kaj fariĝis volonta kompensi ĉiujn.
9. Ni faris rektan kompenson al tiuj homoj, krom se tia faro malutilus al aliaj.
10. Ni daŭrigis esplori nin mem, kaj kiam ni eraris, ni senprokraste konfesis.
10. Ni celis pere de preĝoj kaj meditoj plibonigi nian kontakton kun Dio, laŭ nia kompreno de Li, petante Lin nur pri scio de Lia volo por ni, kaj pri povo tion efektivigi.
11. Ricevinte spiritan sperton kiel la rezulton de tiuj ĉi paŝoj, ni provis sciigi ĝin al alkoholuloj kaj praktiki tiujn principojn en ĉiuj niaj aferoj.
ALDONO 2: KELKAJ KRISTANAJ FONTOJ
Ret-adreso por korespondi kun aliaj kristanaj alkoholuloj kaj iliaj familianoj:
www.carelinks.ne
info@carelinks.net
En Orienta Eŭropo consultejo en la rusa kaj en la angla:
a.k 90, Riga 1007, Latvio;
p.o. Box 3034, South Croydon, Surrey, CR2 0ZA England
RIMARKOJ
(1) Caroline Knapp, "The Glass Half Empty", The New York Times Magazine (09.05.1999), p. 19.
(2) Jean Kinney & Gwen Leaton, Loosening The Grip: A Handbook Of Alcohol Information (S-Louis: Mosby, 1995) p. 21. Tio estas tre valora fonto de statistiko kaj faktoj koncernaj al alkoholismo.
(3) La ĉefa provo pravigi sintenon de alkoholo mi renkontis en Peter Masters, Should Christians Drink? The Case For Total Abstinence (London: Wakeman, 2001).
(4) Jorge Valles, Social Drinking And Alcoholism (Texas Alcohol And Narcotics Educations Council, 1965) p.14.
(5) Darry Inaba & William Cohen, Physical And Mental Effects Of Psychoactive Drugs (Ashland, OR: C.N.S.,1993), p.135.
(6) Roy Hatfield, "Closet Alcoholics In The Church”, Christianity Todey, 18 August 1981 p.28.
(7) Pri tio skribis Andre Bustanoby, The Wrath Of Grapes (Grand Rapids: Baker, 1987).
(8) Jean Kinney & Gwen Leaton, Loosening The Grip: A Handbook Of Alcohol Information (St Louis: Mosby, 1995), p.21
(9) Por liberiĝi de alkoholismo legu la pruvojn de frato Peter Bayliss en The Perlis Of Drug And Alcohol Abuse (Birmingham: Care Group Publications).
(10) Paul Martin, The Healing Mind, 1997, p.157.
(11) K.M. Magruder "The Association Of Alcoholism Mortality With Legal Availability Of Alcoholic Beverages”, Alcohol And Drug Education, 1976