Home Audio Links About Us Contact Us

VIVO KUN ALKOHOLISMO

VIVO KUN ALKOHOLISMO 

ANTAŬPAROLO

Jam estas la tempo alfronti la problemon de alkoholo en nia komunumo. Ĉirkaŭ 14 milionoj da amerikanoj havas problemojn pro alkoholo (1). En 43% da amerikaj familioj unu el la familianoj estas alkoholulo (2). En Ameriko la laborkapablo de 10% da laboristoj suferas pro alkoholismo. Eĉ pli malbone statas la afero en Rusio kaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo. Se ajna alia malsano influus nacion tiel, kiel influas alkoholismo, estus anoncita nacia krizo. Fakte, alkoholismo estas grandega kaj en signifa grado kaŝita problemo. Tio, ke ni estas dediĉitaj kristanoj, ne faras nin imunaj de tiu ĉi problemo. Ĉi tio signifas, ke multaj kristanoj kunvivas kun alkoholuloj, kiuj estas iliaj parencoj kaj karaj por ili homoj. Tiu ĉi mesaĝo estas adresita al ili; ĝi ne estas helplernilo kuraci alkoholismon mem.

Mi ne opinias min tute kompetenta por verki tiun ĉi studon. Mi neniam estis alkoholulo, neniam havis problemojn pri alkoholo. Mi kreskis en la familio, kie alkoholaĵojn oni trinkis, sed neniam trouzis ilin. Mi loĝas kun edzino, kiu ankaŭ uzas alkoholaĵojn nur modere. Plejparte mi loĝas en malriĉaj landoj, predikante tie la Vorton de Dio; la plej grandan parton de mia plenaĝa vivo mi travivis en eks-Sovetio. Ĝuste en tiuj landoj la procento da alkoholuloj estas la plej alta en la mondo. Mi predikas al diversaj homoj – kiel regulo, mi laboras individue, kaj alkohola problemo aperis multfoje. Mi sentas la ŝarĝon de la slava mondo, kie alkoholo estas nia la plej granda malbeno. Multfoje mi vidis tion, kio estas kaŝita de fremdaj okuloj: malhonoron, doloron kaj disfalon de familioj, kiuj estis devigitaj vivi kun tiu ĉi problemo. Homo ĉiame trinkanta alkoholaĵon, eĉ “moderkvante”, kaŭzas al la socio grandan malprofiton. Rezulte, en 1990 mi decidis por mi mem, ke mi tute ne trinkos alkoholaĵon. Por mi ne estas malfacile plenumi mian promeson. Sed alkoholuloj ne povas drinki "moderkvante". Ili devas ne drinki tute. Mi havas multe da amikoj-krisanoj, kiuj estas alkoholuloj. Se mi amas ilin, mi devas agi tiamaniere: mi devas diri al ili: "Atentu min. Vi povas vivi sen alkoholo. Tute. Mi ne drinkas, neniom. Mi ne drinkas post via spino, kiam vi ne povas vidi min. Mi ne drinkas tute. Mi estas kun vi. Neniam trankviligu vin, ke vi povas drinki "moderkvante", pro tio, ke mi mem tion faras. Mi ne faras tion".  Tio estas mia persona kompreno de la vortoj de Paŭlo relate al tio, ke ni devas ne fari tion, kio, kvankam ne kontraŭas al nia konscienco, estas ŝtono de falpuŝiĝo por aliaj homoj. Liaj vortoj en la Epistoloj al la Romanoj kaj al la Korintanoj montras, ke ni devas ne fari ion ajn, publike aŭ malpublike, kio povas instigi kredantan homon iri returne al antaŭaj kutimoj, kiuj estis pekaj. En la unua jarcento tio estis idoladorado kaj cetero. Por ni, aŭ almenaŭ por mi, ĉar mi loĝas en Orienta Eŭropo, tio estas alkoholo. Pli bone do ne fari tion, kio kuraĝigus kredanton, “por kiu Kristo mortis”, iri returne al peka vivmaniero. Jen kio estas skribite en la Malnova Testamento: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon – tio estas, ne faru tion, kio kaŭzos al iu falon. "Ni donu en nenio okazon por maledifon" (2 Kor 6:3-4). Eĉ dum mia edziĝfesto nur mi sola ne trinkis alkoholaĵojn – nek unu gluton. Tion mi diras ne por fanfaroni. Ĉi tio ne estas por mi ofero. Mi ne instigas pri tuta sindeteno, eĉ kvankam tio estas mia pozicio, mia persona konvinko (3). Mi diras pri tio nur tial, ke mi scias, kiel multe da miaj amikoj kaj iliaj familianoj suferas pro alkoholismo. Tiujn ĉi vortojn mi skribas ne nur por alkoholuloj, sed ankaŭ por iliaj familianoj, amikoj kaj por ĉiuj homoj, kiuj legos tiujn ĉi liniojn. Mi volas, ke vi ĉiuj ekkonsciu tion, kion mi vidis… malfeliĉojn, plagan situacion, en kiu vi estas. Tio maltrankviligas min, kaj pro tio mi ne trinkas alkoholaĵojn jam dum 14 jaroj (krom la vino dum dispecigo de pano).

Kun preĝo tiujn ĉi liniojn skribis

                                     Dankan  Hister 

                                     PO Box 90, Riga 1007,  Latvio      

                                     info@carelinks.net   www.carelinks.net

1.           KOMPRENI  LA  ALKOHOLULON

1.1    ENKONDUKO

Kutime ni koncentras nian atenton nur sur la simptomoj de la problemo. Via edzino drinkas. Pro tio ŝi ne prizorgas la infanojn, havas problemojn pri mono. Ŝia atento ĉiame estas allogita al la botelo, sed ne al vi, aŭ al iu alia. Sed por savi ŝin, la edzo devas provi kompreni ŝin. Ne necese kompreni kial ŝi estas alkoholulino – tio estas neatingebla eĉ por la plej bonaj fizioterapistoj. Eĉ la Sankta Biblio nenion diras pri tio. Sed li devas kompreni, kion ŝi sentas, estante alkoholulino.

1.2  NEADO

Neado estas la ŝlosilo al alkoholismo. Alkoholismo estas malsano, kiun alkoholuloj mem ne enkalkulas kiel malsanon kaj ili ne kredas, ke malsanas je ĝi. Alkoholismo kondukas al mensa, korpa kaj morala degradado, kaj je la unua stadio de la malsano vin lasas honesteco. Dekomence vi mensogas nemulte… Kaj antaŭ ĉio, la drinkemulo mensogas al si mem:

Mi drinkis nur dufoje…, mi ne drinkis la tutan semajnon…, mi ja ne drinkas tiom multe, kiom drinkas… (Tom,, Sergeo, Svetlana, Sara…).

Pli poste drinkemulo komencas trompi tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ li. Ĉiun provon interparoli kun li pri tiu ĉi problemo li malakceptas. Kaj tiam tuj ekestas morala demando. Mensogado estas peko. Ni scias el la Sankta Skribo, ke la koro de nepentinta homo estas nefidinda (Jer 17:9). Nia interna "diablo" estas trompo. Per trompo ni enigas nin mem en pekon. Iafoje ni eĉ ribelas kontraŭ Dio kaj Liaj vojoj. Ni diversmaniere pravigas niajn agojn, konvinkas nin mem, ke ni estas aparta okazo, ke en nia okazo nia konduto estas ĝusta. Do, alkoholismo komenciĝas per mensogo rilate al ni mem, al Dio kaj al homoj. La alkoholulo pli kaj pli eniras en tiun ĉi staton, ĉar liaj ĉirkaŭantoj finfine subtenas lin. Ili mensogas pri kiom li drinkas, kaj ili penas trovi pravigon al liaj agoj. Senkonscie li kreas al si subtenoreton, kiu helpas al li daŭrigi drinkadon. Tio ne signifas, ke ĉiuj ĉirkaŭ li estas kulpaj. Ili trafis la sindromon de rano – rano elsaltos el bolanta akvo, se oni enĵetos ĝin tien. Sed se ranon oni metas en malvarman akvon kaj malrapide plialtigas la temperaturon de la akvo, ĝi restos en la iom post iome ekboliĝanta akvo ĝis kiam ĝi mortos. Ĉirkaŭantoj devas helpi al alkoholulo, komprenigante al li lian situacion. Estas reale, ke homo povas reveni al sia normala vivo – al vivo laŭ la intenco de Dio., kaj tio estos granda progresa ŝanĝo. Iu aparta danĝero de la malsano estas en tio, ke li iros plu laŭ la vojo nedestinita al ni de Dio. Komplikeco de la malsano estas en tio, ke alkoholismo delogas homon de la realeco. La alkohoulo koncentras sian atenton sur specifaj detaloj – "mi ne manĝis manĝaĵon de la infanoj, sed vi kulpas min pri tio… mi ne faris tion… vi havas monon en via monujo… mi trinkis bieron, sed ne vodkon… mi trinkis kontraŭ mia mono… min trafis malfeliĉo…". Tamen ĉiuj tiuj kaj similaj al ili eldiroj venas nur de deziro deflankiĝi de la realeco. "Venante al la vero", en la pli vasta senco de tiu diro, estas la esenco de resanigo. Alkoholismo estas baze malsano de la animo, pereo de la personeco; kuraci alkoholismon signifas transformigi la personecon laŭ la bildo de Dio.

Dum la malsano progresas, alkoholuloj pli kaj pli mensogas, kaj pli kaj pli da homoj iĝas enigitaj en tiun reton de malvereco. Jen tial alkoholismo estas grava peko, pri kiu avertas la Biblio. Nia Patro atendas de ni komprenon kaj bonan konduton, kiu kontrastas al trompo kaj mensogo. Li vidas nin ĝisfunde, kaj se ni fidas al tio, ni devas esti "travideblaj" antaŭ Li. La alkoholulo mensogas por havi eblecon aĉeti alkoholaĵojn, kaj ankaŭ por havi lokon kaj tempon por drinki. Unu mensogo ĉiam tiras post si alian, kaj alkoholulo mensogas eĉ tiam, kiam li tion ne bezonas. La kutimo iĝas mania. Ĝuste al tia konduto devas esti direktita kuracado de la alkoholulo – ne nur al la bezono ĉesigi lin drinki.

Klasika eraro de tiuj, kiuj zorgas pri alkoholuloj estas tio, ke ili penas devigi la alkoholulon "promesi neniam drinki denove". Certe, la alkoholulo promesas, sed poste li malplenumas siajn promesojn, ĉiamaniere elturniĝante por pravigi kaj defendi sin. Kaj ĉio ripetiĝas denove kaj denove. Tio, ke la alkoholulo ne povas teni siajn promesojn, estas parto de alkoholismo, ĝis post la stadio de neado. La neplenumitaj promesoj elvokas en la alkoholulo malamon al si mem; tio ankaŭ estas kialo, pro kiu li aŭ ŝi denove komencas drinki. Kaj la problemo plidaŭriĝas.

Estas tre malfacile kompreni, kial homoj iĝas alkoholuloj. La kialoj kvazaŭ forglitas de ni. Tamen, se ni scias la kialon de okazintaĵo, ni pli facile venkas la problemon. La "mistero" mem de alkoholismo estas unu kialo, pro kiu estas malfacile akcepti, ke oni malsanas. Kaj tion necesas komprenigi al la alkoholulo kun amo. Necesas forgesi pri "kial", se forestas reala ebleco trovi la kialon de la malsaniĝo. La realeco estas en tio, ke la alkoholulo estas alkoholulo. Akcepti la neklarigeblan helpas al alkoholulo turni sin al Dio. Lin allogas la neklarigebla "alta forto", pri kiu anonimaj alkoholuloj parolas en la grupoj, nomitaj "Dek du paŝoj". La mistero de alkoholismo devigas ilin turni sin al Dio. La neklarigeblan necesas akcepti. Ĝuste pro tio la psikiatro-ateisto Karl Ĝung agnoskis sin nekapabla kuraci alkoholismon. Ĝi estas ekster medicino kaj ekster psikologio. Sperto de lukto kun la peko/malsano instruas, ke "la vojoj de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn" (Jer 10:23). Kaj tio klarigas, kial eĉ nekredantaj alkoholuloj ofte havas pli klaran spiritan komprenon dum sia lukto kun la malsano. Ni devas uzi la veron de Dio por subteni tiujn ĉi luktantajn virojn kaj virinojn kaj helpi al ili eksenti bezonon de Dio kaj Lia Vero.

Rememoru, ke alkoholismo ne havas limojn. Al ĝi inklinis ĉiuj, de prezidanto ĝis kamparano. Estas sciate, ke alkoholo influas al virinoj pli forte, ol al viroj. Oni rimarkis, ke ĉar virinoj-alkoholulinoj havas pli multe da sociaj malfacilaĵoj ol viroj, ili pli malfacile liberiĝas de la stadio de "neado". Iliaj familianoj devas ĉiam esti sentemaj al tiu ĉi fakto.

PLIDETALA  STUDO

KONSEKVENCOJ  DE  LA  KREDO,  KE  DIO  VIDAS  KAJ  SCIAS  ĈION 

Pekojn kaŝi neeblas. Ijob sciis tion, kaj tial li efektive kredis, ke Dio scias ĉion. "Ĉu Li (Dio) ne vidas mian konduton, ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?" (Ijob 31:4). Preskaŭ la samon Dio devis rememorigi al Izrael: "Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? – diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigis la ĉielon kaj la teron? – diras la Eternulo" (Jer 23:24). El la kunteksto klaras, ke Li alvokas homojn lasi siajn pekojn. Ni devas peni por eniri la Regnon, ĉar Dio scias absolute ĉiun nian penson kaj ĉiujn farojn niajn, kaj, finrezulte, Li juĝos nin laŭ faroj kaj pensoj niaj (Heb 4:11-13). La Surmonta prediko estas bazita je la scio, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Niaj pensoj ekvivalentas al niaj faroj, tamen ofte ni opinias nin sufiĉe saĝaj, por ne malkaŝi niajn pensojn en niaj faroj. Sed Dio vidas nin "ĝisprofunde". Kompreno de tio helpos al ni eviti la plej grandan danĝeron en la vivo de la kredantoj: ŝajnigi, ke ni havas altan nivelon de spiriteco, reale estante "spirite mortintoj". Fred Barling komentis tion tiel: "Dio tiun homon amas, kiu estas tratute malfalsa. Tiun homon, en kiu koincidas tio, kio estas "ekstere" kaj "ene" de li. Tiun, kiu estas certa: "Dio ĉiam vidas min". Atentu, ke la Sinjoro Jesuo komencas ĉiun el siaj paroloj al eklezioj per la vortoj: "Mi scias…". Lia ĉioscio devas esti kialo, ke homoj ekvolu ŝanĝi sian konduton. La kritikaj vortoj de Jesuo al tiuj eklezioj atestas, ke ili ne sufiĉe atentis la fakton, ke Li scias ilin kaj iliajn farojn. Ĥana respondis al la ĉioscio de Dio; kaj ŝi petas Penina-n ne esti fiera kaj ne paroli malhumile: "Ne parolu plu fieraĵon; malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo; ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta, kaj Li starigas la aferojn" (1 Sam 2:3).

La hebrea lingvo respegulas iujn trajtojn de la naturo de la Diaj vojoj. La hebrea vorto por "vidi", precipe kiam ĝi estas uzata rilate al "observo" de Dio, signifas ankaŭ "provizi". Abraham trankviligis Isaakon, dirinte, ke "Dio antaŭvidos (provizos) al Si la ŝafon" (Gen 22:8). "Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas" (Gen 22:14). La saman vorton uzas ankaŭ Saul, petante siajn servistojn "elserĉi" (provizi) homon (1 Sam 16:17). Hagar, preĝante al la Eternulo, nomis Lin: "Dio-kiu-min-vidas" (Gen 16:13), ŝi esprimis sian dankemon pro Lia provizo. Kion tio signifas? Praktike, tion, ke Dio vidas kaj scias ĉion. Kaj pro tio Li povas provizi (antaŭvidi) nin per ĉio necesa en ĉiuj cirkonstancoj de nia vivo.

MALFERMECO   ANTAŬ  DIO

Pro tio, ke Dio vidas kaj scias ĉion, ne utilas ne malfermi niajn vivojn antaŭ Li en preĝoj kaj en meditoj. Jeremia "malkovris" sian koron antaŭ Dio, ĉar li sciis, ke Dio "esploras la internon kaj la koron" (Jer 11:20). Pro tio, povas esti, homoj, similaj al Jeremia, iufojon estis iom “malĝentilaj” antaŭ Dio – ja ili parolis tion, kion ili sentis. Ili sciis, ke Dio scias iliajn pensojn, kaj tial estas sensence paroli belajn vortojn en preĝo, havante amaron al Li en la koro. La psalmokantistoj parolas kun Dio pli malĝentile, ol ni. Ili, ne komprenante kiel Dio agas en iliaj vivoj, elverŝas siajn sentojn, koleron kaj ĉagrenon pri siaj malamikoj… Ili parolas kun Dio tiel, kvazaŭ Li estas ilia amiko aŭ konatulo. David petas Dion, ke Li “vekiĝu…por fari al mi juĝon… pri mia disputo" (Ps 35:23); li protestas, ke li estas ĝusta, kaj sopiras al juĝo de Dio. Same agas ankaŭ la profetoj en komentoj pri siaj profetaĵoj. David ofte pensas: "Tiuj ĉi homoj estas malbenitaj!", sed li scias, ke ne li, sed Dio malbenos ilin. Kiam ni, simile al David, opinias, ke niaj malamikoj estas maljustaj al ni, ni povas:

1.     Venĝi. Sed tio ne taŭgas de la Biblia vidpunkto.

2.     Forĵeti la koleron kaj ofendsentojn. Sed ili diversmaniere aperas denove. Kaj tiam ni aliĝas al milionoj da homoj en la mondo, kiuj iel agas venĝe al aliaj.

3.     Fari kiel David: montri tiujn sentojn al Dio tiaj, kiaj ili estas, ne glatigante ilin. Diri ilin preĝe, kaj Dio mem decidos la problemon. En la nuntempa psikiatrio estas tia regulo: se ni ne povas eligi el ni iujn sentojn, ni devas esprimi ilin konvenmaniere.

Tio respegulas mian nunan komprenon de la “malbenantaj” psalmoj. Tiuj homaj sentelverŝoj estis akceptitaj de Dio kiel preĝoj. La aŭtoro de Psalmo 137, deprimita pro la venko de la babelanoj, mokata de malamikaj soldatoj, estis forkondukata de ili en fremdan landon (Ps 137:3). Li koleris pri ili. Precipe tiam, kiam ili devigis lin kanti himnojn: "Kantu al ni el la kantoj de Cion". La sentoj de tiu ĉi ofendita homo transiris sur aliulojn. Li memoris, ke la filoj de Edom ne helpis al siaj hebreaj fratoj dum la invado de Babel (Ob 11,12). Ili instigis la babelajn soldatojn detrui la templon, dirante: "Neniigu ĝin, neniigu ĝin". Kaj tiu ĉi hebreo kolere kaj amare preĝas kun larmoj, ĉar li memoris Cionon: "Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faras al ni". Kaj la Eternulo diris: "Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav" (Ob 8,9). Kaj iusence tiuj vortoj estos efektivigitaj, ĉar la samajn vortojn ni renkontas ankaŭ en Apokalipso 18:8,21, kie ili rilatas al tio, kio okazos al Babelo. Ĝiaj spiritaj infanoj estos frakasitaj kontraŭ roko-Kristo ĉe lia reveno. Li frakasos homojn, forkondukatajn de Babelo, kiuj ne obeas al li.

Tiuj ĉi psalmoj estas siaspece alvoko al ni. Ili montras, kiel niaj fratoj, kiuj vivis pli frue, elverŝis siajn animojn, koleron, dubojn, timetojn kaj feliĉon… Ili elverŝis tion al Dio, Kiu aŭdas iliajn preĝojn, Kiu kompatas nin, Kiu vidas kaj scias ĉion, kio okazas en la koro de homo. Kaj ni devas demandi, ĉu havas niaj preĝoj similajn kvalitojn? Aŭ ni glitas en la marĉon de mezkapableco, uzante la samajn ŝablonajn frazojn, la samajn malnovajn vortojn kaj temojn… kaj eĉ pli malbone – ni sentas, ke Dio vidas kaj aŭdas nur la vortojn, kiujn ni diras al Li en formala preĝo, kaj ignoras niajn realajn sentojn kaj pensojn? Li vidas kaj scias ĉion, ni diru al Li ĉion, kio estas en ni. Kaj ankaŭ ni trovos tiun ĉi miraklan resaniĝon de kolero kaj malbono.

NIAJ  VORTOJ

Paŭlo dufoje certigas siajn legantojn, ke li diras la veron, ĉar li diras antaŭ Dio (2 Kor 2:17; 12:19). La fakto, ke Dio ĉeestas ĉie pere de Sia Sankta Spirito, ke Li estas ĉioscianta, devigas nin esti almenaŭ sinceraj. En la juĝa tago Izrael scios, ke Dio aŭdis ĉiun ilian vorton. Kaj se ni kredas je tio, ankaŭ ni jam nune devas atenti pri niaj vortoj, ĉar per niaj vortoj ni estos pravigitaj (Jeĥ 35:12). Nin gvidas la ĉioscio de Dio, Lia kompato gvidas homan konduton. En Jes 3:16 Li atentis eĉ pri la korplingvo de virinoj – kaj malaprobis ilin. Tio atestas pri tio, kiel atente Dio observas homan konduton. Kaj pro tio Ĥana petas Penina-n ne esti tiel fiera, ĉar: "la Eternulo estas Dio ĉioscianta, kaj Li starigis la aferojn" (1 Sam 2:3).

Ĉar Dio vidas kaj scias absolute ĉion, ni devas agnoski, ke Li komprenas ankaŭ niajn neeldiritajn vortojn. La vortojn de pento de Ijob (Ijob 40:5) Dio pritaksis kiel malaprobon, ĉar ili verŝajne estis diritaj por kaŝi la efektivajn sentojn de Ijob, lian supozon, ke Dio estis maljusta al li (Ijob 40:8). Sed poste, kiam Ijob sincere pentis, Dio akceptas liajn vortojn (Ijob 42:6). Tial la ĉioscio de Dio devas influi ne nur al niaj vortoj, sed ankaŭ helpi al ni esti honestaj.

MEMORANTE  PRI  DIO

"Memoru tion, ho Jakobo, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi" (Jes 44:21). Dio ĉiame memoras pri ni kaj tio devas inspiri nin ne forgesi Lin en niaj ĉiutagaj klopodoj. Konduti tiel, kvazaŭ Dio nin ne vidas, signifas, ke ni neas la ekzistadon de la Eternulo. Tiel faris Babelo, rezonante: "Neniu min vidas… mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi" (Jes 47:10). Ili uzis la lingvon de Dio, ŝajnigante sin, ke iliaj vojoj estas nevidataj de ajna pli alta forto. Kaj ĉiuj ni havas tiun ĉi maldecan, timigantan inklinon agi tiel. 

1. 3   KELKAJ  MEDICINAJ  ASPEKTOJ

Alkoholismo estas malvirta subeniranta spiralo, same ankaŭ kiel en ajna alia peko. Ĝi fariĝas kaj mense kaj fizike memdetrua. La hepato metaboligas alkoholon, sed per ĝi estas mem difektita, tiel ke trouzado de alkoholaĵoj kondukas al malsano kaj morto pro akuta hepatito. Longdaŭra misuzo de alkoholo kaŭzas cerozon de la hepato. La sanstato de la alkoholulo pli kaj pli malfortiĝas, aperas depresio, senespereco, kaj plua inklino al drinkado. Alkoholo tuj penetras en la sangon kaj iras en la cerbon, influante tie al la cerba ŝelo, kiu, siavice, influas al la memoro, konscienco, menso. Kaj ni tuj vidas la moralan problemon de alkoholismo kaj drinkado. Alkoholo kaŭzas depresion, kaj pro tio kreas multe da problemoj en la vivo de la alkoholulo, kiu trinkas alkoholaĵojn grandkvante. La alkoholulo havos seksan malfortecon kaj malfacilaĵojn por atingi orgasmon. La difektita de alkoholo hepato alkondukas al hormonaj ŝanĝoj, rezulte de kiuj la kvanto de viraj hormonoj plimalaltiĝas ĝis 50%. Ĉe virinoj la difektita de alkoholo hepato plu ne transformas oestrogenon al oestradiolo, kio kondukas al ĉeso de la menstrua funkcio kaj al diversaj vaginaj malsanoj. Oftaj humorŝanĝoj de la alkoholulo rezultigas vortajn kaj peragajn ofendojn, pri kiuj li neniam pensas, estante malebria. Alkoholo bone solviĝas en akvo kaj oleoj kaj pro tio ĝi facile eniĝas en la nervajn ĉelojn. Tio kondukas al malbona konduto de alkoholuloj kaj al rompo de la familiaj rilatoj. Kaj certe, ofte aperas problemoj pri mono. Alkoholuloj malŝparas multe da mono por aĉeti alkoholaĵojn, li komencas senkaŭze foresti en la laborejo kaj riskas perdi sian laborlokon. Tiu ĉi danĝero ofte staras antaŭ la familio, en kiu estas alkoholulo. La alkoholulo daŭrigas sian drinkadon, kulpigante la familion kaj siajn amikojn, kiujn li iufoje penas eviti. “Ĉar alkoholo enhavas superfluajn por organismo kaloriojn, ĝi donas la senton de varmo kaj sateco, tial la alkoholulo ignoras manĝaĵon” (4), kaj tiel la peka rondo de memneniigo daŭras plue. Regula kaj plenvalora manĝaĵo estas fidinda vojo por helpi al li aŭ ŝi.

Alkoholo tre grave influas al konduto. Kvankam drinkemuloj opinias, ke alkoholo stimulas ilin, ĉar post ĝi ili bonfartas (alkoholo penetras en la sangon kaj rapide penetras en la cerbon), sed fakte ĝi elvokas depresion. Alkoholo subpremas socialan memkontrolon, kaj pro tio drinkemuloj diras kaj agas tiel, kiel neniam ili dirus kaj agus estante malebriaj. Ili iĝas emocie nestabilaj, facile malpacas, povas pervorte kaj perage ofendi, kaj perdas seksan sindetenon. Drinkemuloj ofte ne memoras, kion ili faris, kun kiu ili estis, kun kiu ili dormis.

Mi substrekas, ke alkoholismo plejparte estas malsano de la menso. Alkoholuloj daŭrigas drinkadon pro la rilato, kiun ili ellaboris en si mem; tial kuracado de alkoholuloj estas kunligita kun spirite-moralaj kategorioj. Alkoholuloj ne povas konfidi al si mem, al siaj pensoj, sentoj aŭ al plej bonaj intencoj. Ili konvinkas sin, ke ili eltrinkos nur iomete, sed tio finiĝas per ebrieco. Alkohola dependeco, la ĉiama deziro drinki faras alkoholulon egocentra; ĉiuj ceteraj homoj iĝas por li nur aĵoj, kiujn necesas lerte gvidi por havi eblecon drinki. Tio estas malsano, kiu rezultigas ardan deziron drinki malgraŭ ĉio. Strange, nia kulturo laŭdegas adoradon al la memo: mensogadon por akiri bonajn kontraktojn oni opinias lerta; superfluecon de vestaĵoj, manĝaĵo, loĝejoj – ĉio tio estas konsiderata kiel signoj de prospero. Arda pasio al mono kaj obseda entuziasmo en la laborejo estas partoj de la kapitalista revo. Kaj fidi al pli alta potenco, sciante, ke mi mem ne kapablas ion ajn ŝanĝi, estas konsiderata kiel malforteco. Sed la memtrompo, la sin trudanta ideo, ke vi mem povas en ĉiu momento ŝanĝi vian konduton – tiuj estas distingaj signoj de alkoholismo. La doktrino de Jesuo, la vero de la Evangelio, decmaniere komprenita, estas radikala ilo por venki alkoholismon. 

Alkoholuloj ofte eĉ ne konscias, kio efektive okazas al ili. Kiam la familianoj de alkoholulo superŝutas lin per la demandoj: "Ĉu vi estas stulta?"… Kial vi ne povas diri "ne"? ... "Kial vi ne zorgas pri vi mem?" – la alkoholulo komprenas la justecon de tiuj ĉi demandoj, sed lia menso devigas lin nei ĉion. Kaj pli kaj pli li malproksimiĝas de siaj parencoj, infanoj, amikoj. Liaj pensoj estas direktitaj nur al la akiro kaj uzo de  alkoholo. Li detruiĝas korpe kaj mense. Sed al tiu momento la sento de sia digno ĉe la alkoholulo estas en tia malalta nivelo, ke tio jam ne havas gravan signifon por li. Sed se alkoholulo sukcesas venki la stadion de ĉioneado, li kapablas kompreni, kian grandan emfazon la Biblio faras al la valoro de la homa persono – tio efikas sur la alkoholulo kun plena forto.

En la analizo de la sango de iu ajn alkoholulo, kiam li estas sobra, estas neniuj signoj de malsano, kiel estas, ekzemple, en la sango de narkotaĵemuloj. Sed kiel kun ajna narkotaĵo, ju pli da alkoholo vi eltrinkas, des pli forte la organismo alkutimiĝas al alkoholo, kaj des pli multe da alkoholo bezonas la organismo por atingi la antaŭan efekton de malstreĉiĝo, pozitivajn sentojn ktp. Jen kial oni ne povas diri: “Mi povas eltrinki multe da vino sen malutilo por mi!” La homo, kiu diras tiel, rapide direktiĝas al tragedia kaj kompatinda memdetruigo. Pro tio, ke alkoholo estas eltrinkata ĉiame, la organismo iĝas pli kaj pli dependa de ĝi. Tio estas reakcio je pekado. La organismo bezonas novan kaj novan porcion da alkoholaĵo. Rezulte, alkoholuloj preskaŭ ĉiam troviĝas en la stato de ebriiĝo. Drinkado ĉesas esti afero sociala; la alkoholulo komencas drinki sole. Se narkotaĵemuloj, eĉ havantaj fortan dependecon, ĉesas akcepti narkotaĵojn, eĉ tian, kiel heroino, en ili restas gravaj, sed nedanĝeraj por la vivo, signoj de dependeco al narkotaĵoj. Kun alkoholo – male. Profesiuloj observis grupon da alkoholuloj, kiuj ĉesis trinki alkoholon. Ekde 8% ĝis 24% da alkoholuloj, kiuj subite ĉesas drinki, tre rapide mortas (5). Ili mortigas sin por vivi. Mi mencias pri tio tial, ke ĝuste pro tio estas sensence krii al tiaj homoj: "Ĉesu drinki senprokraste, tute, tuj!!!" – precipe se ili troviĝas en loĝlokoj, malproksimaj de medicina helpo. Por tia persono, subita ĉeso de drinkado povas alkonduki al morto. Se vi efektive intencas devigi la alkoholulon ĉesi drinki, vi devas garantii, ke profesia helpo al li estas organizita en deca grado. Rigardu al homoj, kiuj iam feliĉe edziĝis kaj prosperis – nun ili paŝas, apogante sin al muroj, ili balanciĝas, ekkrias pro ŝajna danĝero; rigardu al virinoj, kiuj krias dum taga dormo kaj estas konvinkitaj, ke io rampas laŭ tuta ilia haŭto… Tio povas esti sufiĉa por promesi, ke oni mem neniam plu drinkos, kaj neniam proponos alkoholaĵon al homo, pri kiu oni ne multe scias. Praktike estas malmulte da ŝancoj por eviti similan traŭmon. Tion necesas travivi. Ĝuste tio necesas por purigi la organismon de alkoholo. Tio estas pli malfacile ol postuli, ke la alkoholulo ĉesu drinki “tuj”.  Se via alkoholulo decidis ĉesi drinki tute kaj senprokraste, la rezulto por li aŭ ŝi povos esti tiel detruiga kaj drama, ke vi, verŝajne, estos terurigitaj. Estas dezirinde, ke apude estu medicina helpo. Vi mem, povas esti, ne scios, kiel superi tion, kio povas sekvi. Reale rigardu al tio, kion oni povas atendi de la alkoholulo. Penu serĉi bezonatan profesian helpon.

GENETIKO

Laŭ observoj alkoholismon oni povas ricevi herede. Tiun konkludon oni povas miskompreni. En tiu okazo la alkoholulo pravigas sian pekon per tio, ke la malsano ne depandas de li, ke li estas senhelpa viktimo de siaj antaŭuloj. La psikologio de alkoholismo serĉas pravigon por si. Do, la alkoholulo havas tendencon apogi sin al tiu genetika argumento. Rusaj alkoholuloj ofte diras al mi, ke alkoholismo troviĝas en la rusa sango. La familianoj de la alkoholulo devas esti kapablaj pruvi, ke ili ne estas alkoholuloj; kaj Dio ne tiel severe kondamnos konduton, kiu estas neevitebla. Ne estas tia nocio kiel “neivitebla pekulo”. Ni ne estas mekanismoj, regataj de genoj. Ateista mondo havas nek sencon, nek ordon, nek celon. Se alkoholismo estus enmetita en nin genetike, iuj homoj kapablus drinkadi neniam iĝante alkohololuoj. Tio certe estas neebla. Ni – individuoj, unikaĵoj, kreitaj de la Patro por Li gloru Sin en ni. Ni estas parto de la grandega plano de Dio. En Kristo ni iĝas nova kreitaĵo (2 Kor 5:17). La alkoholulo bezonas novan vivon, pli "altan forton", kiel nomas tion “Anonimaj Alkoholuloj”; kaj tio eblas nur en Kristo. Ĝuste tiel venkas Paŭlo: "Jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.” ( Gal 2:20,21). 

Ni estas iusence prenitaj de Adam kaj baptitaj en Kriston. Ni estas apartigitaj de la mondo kaj kondukitaj en la regnon de la Filo de Dio. "Vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo". "La karno" de kredanto estas demetita per Kristo de la mondo dum baptiĝo: "…enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu nin levis el la mortintoj. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn" (Kol 2:11-13). Daŭrigi la vivon de alkoholulo signifas kontraŭstari al tio, kion serĉas la Sinjoro Jesuo. En la karno ni ne povas plaĉi al Dio. Pro tio ni estis "cirkumciditaj" en la perfekta sindono de Kristo, kaj ni aliĝas al tio pere de nia baptiĝo. Ni devas kalkuli nin "mortintoj" al peko, se ni baptiĝis (Rom 6:11), sed ĉiama ebriiĝo malhelpas atingi tiun rezulton. Vivante en peko, la alkoholulo detruas sin mem, sed ne siajn rilatojn kun Dio kaj kun la Filo. Frato en Kristo ĉiam estas frato, almenaŭ, kiel ni povas opinii. Pro ĉiuj tiuj kialoj mi tutkore rekomendas al la familianoj de nekredanta alkoholulo trovi tempon kaj lokon por prediki al li aŭ ŝi tiujn ĉi mirindajn doktrinojn. Ĉar nur en la vero, en la realeco de Kristo, en la konkreta Espero por la Regno, en la Espero relate al Izrael… Sole en tio estas tiu “alta potenco”, kiu povas tute aliformigi vivon. Jen kial mi ne kontraŭas al la bapto de konfesiita alkoholulo. Ja se ili serĉas helpon de Dio por venki siajn problemojn, al mi ŝajnas, ke tion oni povas konsideri, kiel gravan parton de ilia resaniĝo. Tiel multaj alkoholuloj agnoskas, ke Dio ekzistas. Preskaŭ ĉiuj ili diras, ke ili kredas je Dio kaj deziras respondi al Lia voko. Tamen ĉiuj ili ne sufiĉe taksas la gloron kaj la povon de Dio. Kaj ni devas denove kaj denove instrui al ili pri Li. Li ne estas ideo, ne estas produkto de kulturo, al kiu mankas potenco. Li estas reala. Li estas ĉie. Li atentas pri la vivoj de Siaj infanoj.

PLIDETALA  STUDO    

Ĉar ni estas kreitaj de Dio, ni devas esti dediĉitaj al Lia servo (Mt 22:19-21). "Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas" (Ps 100:3). Ni devas reale aparteni al Li, ĉar Li nin kreis. Ni kredas je kreado, ne je evoluo; kaj tiu ĉi kredo devas voki nin dediĉi nian vivon al Dio. Dio kreis homon laŭ Sia bildo; tial ni devas ne malbeni homojn (Jak 3:9). Pro tio, ke ĉiuj homoj estas kreitaj laŭ la bildo de Dio, ni devas rilati al ĉiuj homoj tiel, kiel ni rilatus al Dio. Ni devas ne rilati al iuj homoj kiel al bestoj, neportantaj la bildon de Dio. Ni devas ne mortigi aliajn homojn (Gen 9:6). Kaj Jakobo diras la saman. Ja malbeni homon signifas preskaŭ la saman, ke mortigi lin. En tio estas la esenco de la aludo de Jakobo al Genezo. Ni devas respekti ĉiun homon simple pro tio, ke li estas kreita laŭ la bildo kaj simileco de Dio.

ATENTU  PRI  VIA  KONDUTO 

En Ps 94:9,10 estas dirite, ke malsaĝulo, kiu volas aspekti saĝa, devas atenti sian konduton: "Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon? Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, kiu instruas al homo scion?". Kompreno de tio, ke Dio efektive estas nia persona kreinto, kondukos nin al la kompreno, ke Li vidas kaj scias ĉion. Tiuj ĉi gravaj principoj alvokas nin vivi kaj paroli kun la scio, ke ĉio okazas en la ĉeesto de nia Kreinto. Ni rememoru, ke kompreno de la povo kaj naturo de Dio alkondukis Ijobon al pento. Ne sufiĉas pasive agnoski tion. "Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn" (Ps 119:73). David komprenis: ĝuste pro tio, ke li estis kreita laŭ la bildo kaj simileco de Dio, li devas spirite perfektiĝi; tiel li serĉis fortojn por esti obeema al Dio.

LABORO

Dio antaŭdifinis laboron kiel rimedon al partnereco kun Li kaj al nia memplenumo laŭ Lia intenco. Laboro ne estas kunigebla kun la spirito de maldiligento, kiun sugestas alkoholo. Laboro en ĉiu formo estis antaŭdifinita de Dio de la komenco mem.

VALORECO  DE  HOMOJ

Nur tiuj, kiuj kredas, ke ni estas kreitaj de Dio, kaj havas eblecon esti pardonitaj, povas konscii la valorecon de homoj. Nur ili povas kompreni, ke ni estas ne simplaj bestoj, nur ili povas miri pri la homa vivo, kiu inspiras nin savi homojn per predikado de la Evangelio. Joh n Skott komentis: "Kiam homoj estas senvalorigitaj, ĉio en la socio iĝas senkolora. Virinojn kaj infanojn oni malestimas; malsanulon oni opinias malagrablaĵo, kaj maljunulon kiel ŝarĝodevo, naciajn minoritatojn oni diskriminacias; kapitalismo montras sian monstran vizaĝon; infanoj estas ekspluatataj en la minejoj kaj fabrikoj; krimuloj krueliĝas en malliberejoj; ĉiujn kontraŭdirojn oni sufokas; estas inventitaj Belsen kaj Gulago; nekredantoj estas lasitaj por morti. Havante nek liberon, nek respekton kaj feliĉon, homa vivo ŝajnas senvalora, ĉar en ĝi restis nenio homa. Sed kiam homojn oni respektas laŭ ilia propra valoro, ĉio ŝanĝiĝas: virinojn kaj infanojn oni respektas, pri malsanuloj kaj olduloj oni zorgas, disidentojn oni aŭskultas, al malliberuloj oni donas ŝancon de pli bona vivo, naciaj minoritatoj estas defenditaj, laboristoj ricevas justan salajron kaj havas konvenajn loĝkondiĉojn, kaj la Evangelio estas akceptata en ĉiuj partoj de la mondo. Kial? Ĉar homoj havas valoron, ĉar ĉiu viro, virino kaj infano havas signifon, kiel homo kreita laŭ la bildo kaj simileco de Dio”.

 1.4  KULPECO

La vivo de alkoholuloj konsistas el sensukcesaj provoj deiri de alkpholismo. Ili ofte ricevas kuracadon dekfoje, eĉ pli, ili bedaŭras ĉiun drinkadon, kaj promesas al si mem, ke tio neniam ripetiĝos. Tio kaŭzas profundan senton de kulpeco kaj persona malsukceso. Multaj alkoholuloj komprenas, ke ilia konduto estas malĝusta. Precipe akre pro tio suferas alkoholuloj-kristanoj. La konflikto inter ilia kredo kaj ilia konduto iĝas neeltenebla, kaj ebrieco estas facila vojo por forgesi tiun komprenon. Enketado montris, ke "48% de la baptista komunumo trinkas alkoholaĵojn. Sed estas interese rimarki, ke 18% da ili iĝas alkoholuloj. La kialo estas verŝajna kulpeco… ĉar ili suferas pro pli forta kulpsento, kiam ili trinkas alkoholaĵon" (6).

La sento de kulpo devigas la alkoholulon percepti sin mem malpura kaj malbela. Sendepende de tio, ke virino-alkoholulino zorge plibeligas sian vizaĝon per kosmetikaĵoj, tutegale, ŝi scias, ke ŝia vizaĝo aspektas marasme. La sento de kulpo estas parto da malvirta descendanta spiralo. La alkoholulo scias, ke li aŭ ŝi aliigas la Dian bildon, laŭ kiu ili estas kreitaj. Tio dependas de la nivelo de ilia konscienco – kaj des pli, se ili estas kristanoj.

1.5  LA  NATURO  DE  PEKO  KAJ  TENTO

Nun ni parolos pri la vera kristana kompreno pri la vorto "diablo". Certe ekzistas nek drako, nek homo, nomata la diablo, kiu respondecas pri viaj tentoj, nek anĝelo, falinta de sur la 99-a etaĝo kaj atendanta momenton de via malforteco. La fonto de tento troviĝas en nia propra animo, en nia propra koro, kiel diras la Biblio. Ekzistas erara supozo, ke satano estas reala persono. “Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani”. (Mk 7:15, 21-23). Nenio malpurigas homon de ekstere – nek alkoholo, nek heroino. Peko eliras "el la koro de homo". Homa opinio estas spaco por spirita batalo.

Peko laŭ sia naturo havas tendencon posedi la homan vivon. Kaj ju plu, des pli. Vin, varŝajne, konvikis la propra sperto. Pekinte unuafojon, vi profunde ŝokiĝas pro la rezulto, kaj pentas antaŭ Dio. Ripetante peki, la pentosento iĝas pli kaj pli malforta. Se vi daŭrigos peki denove kaj denove – tio iĝos via vivmaniero. Ĉe alkoholuloj kaj narkotaĵemuloj tio elmontriĝas fizike. Tia pasio postulas pli kaj pli da alkoholo. La malsano progresas, progresas ankaŭ peko. La korpo de la alkoholulo ŝanĝiĝas. Ŝanĝiĝas ankaŭ la spirito, kaj celado kontentigi la karnon superas. Mi vidas en tio iun interligon kun homoseksualismo. Neniu naskiĝas gejo. Tamen ĉiame pekante, memseksemuloj ŝanĝiĝas psike kaj fizike, kaj tio allogas al ili personojn de ilia sekso. Sed tio ankaŭ estas peko. Ankaŭ ili bezonas helpon, kvankam ili kontraŭstaras al la vorto de Dio, Kiu abomenas tiujn ŝanĝojn, kiuj okazas en ili.

ALKOHOLISMO:   ENKORPIĜO  DE  PEKO?

La bone konata malsupreniĝo en alkoholismon, kiun ĉiu socio vidis en kelkaj siaj membroj estas eble la epitomo de peko. Vino estas simbolo de kelkaj aferoj, sed en la fina libro de la Biblio ĝi aperas kiel definitiva simbolo de peko (Ap 14:8,10; 16:9; 17:2; 18:3). Alkoholo "…mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro" (Sent 23:29-31). Serpento estas enkorpiĝo de peko; la ruzeco de la serpento estas montrita en tio, kiel alkoholuloj lerte elpensas rimedojn por atingi sian celon – eldrinki. Vino kaj ebrieco estas uzataj figure por montri, ke Dio malaprobas tion (Jer 13:9-14; 48:26). Ebrieco iĝas puno: homo fizike kaj mense iĝas alkoholulo, ĉar tio estas konfirmo de Dio, ke homo estas pekulo. Analoge, se homo konscie rifuzas akcepti la Biblion, Dio sendas al li fortan misopinion kaj la homo ne povas trovi la veran vojon (2 Tes 2:10).

MALVERA  CITADO  DE  LA  BIBLIO

La priskribo de la tentoj de la Sinjoro en la dezerto montras al ni, kiel agas la “satano” de la homa menso. Ni povas eĉ citi la Sanktan Skribon por pravigi nian pekon. En diskutoj kristanoj-alkoholuloj, se ili verdiras, ili ofte konfesas pri misuzo de Bibliaj tekstoj por pravigi sian ebriecon. Se vi estas entiritaj en diskuton pri tio, kion la Biblio diras pri uzo de vino en pozitiva senco, sekvaj linioj povas esti utilaj por vi:

- En la Bibliaj tempoj alkoholaĵoj ne estis tute tiaj, kiaj ili estas en nia tempo. La kvanto de metodoj de distilado estis limigita; oni ne trinkis malvarmigitan vinon; por vino oni uzis nur porozajn ujojn, kiuj helpis al aero interagi kun fermentoj de vino; fermoplatoj ne fermis vinon hermetike. Alkoholaĵo povas esti distilita en forta formo nur se aero ne kontaktas kun ĝi. Se estus pli ol 10% da alkoholo, la vino vinagriĝus. La pli multe da drinkaĵoj, plej verŝajne, havis nur 2% da alkoholo (7). Vinon oni ofte produktis per boligado, dum kiu alkoholo vaporiĝis, kaj se estis aldonita akvo, oni ricevis specon de  kordialo. Ili estis do agrablaj trinkaĵoj, sed nur ofta kaj grandskala uzado kondukis al misuzo. En grandaj kvantoj vino estis neatingebla – kiam en Kanna la vino finiĝis, aperis problemo, kie akiri ankoraŭ da vino? Vino estis farata ne en fabrikaj kondiĉoj, vinoj estis malfortaj, kompare kun la nuntempaj, kiuj havas ĝis 20% da alkoholo, aŭ similaj al vodko – 40% aŭ eĉ ankoraŭ pli multe.

- La Biblio diras pri vino por ilustri iujn vortojn, sed ebriecon la Biblio neniam pravigas.

- En Ps 104:14,15 estas dirite, ke "la vino gajigas la koron de la homo". Tiu ĉi frazo en la kunteksto rilatas al tio, ke bona rikolto ĉiam ĝojigas homojn, kiuj rikoltas ĝin.          

2. KOMPRENO DE VIA RESPONDO  

2. 1   ENKONDUKO

Same kiel alkoholulo ĉesas kompreni sin mem, tiel ankaŭ lia familio kaj geamikoj fariĝas simile konfuzitaj. Ili ne scias, kia devas esti ilia respondo. Ili ne komprenas, kial tio okazas. Ilin turmentas la demando – ĉu ili mem kulpas pri tio, kio okazis. Ili ofte embarasiĝas kaj ne scias, al kiu ili povas konfidi siajn problemojn. Ili devas rigardi sin kiel parto de granda bildo… Ekzemple, la virino, kiu loĝas en loĝejo № 42, de domo № 98 en Nevskij-prospekto… Ŝia edzo estas alkoholulo, ŝi ne havas monon por pripagi ĉi-monatan fakturon, aĉeti vestaĵojn por infanoj, super ŝi pendas ĉiama minaco, ke la edzo perdos sian laborlokon. Li batas ŝin… Ŝi devas rigardi sin de ekstere. Tiuj, kiuj loĝas kun alkoholulo, ofte koleras kontraŭ ili. Sed en Lev 19:17 ni legas: “Ne malamu vian fraton en via koro: admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.” Alivorte, se ni ne admonas nian proksimulon ni fine malamos lin.

2. 2  NEADO

Ni komencu per rakonto. Patrino kaj ŝia filo loĝis en unuĉambra loĝejo kune kun granda elefanto. La elefanto estis tiel granda, ke ĝi okupis pli grandan parton de la ĉambro, kaj ili kun malfacilo povis trairi preter ĝi. La elefanto tiel laŭte snufadis, ke se iu telefonis al ili, ili ne povis aŭdi, kion oni diris al ili. Tutan sian monsumon ili elspezis por manĝigi la elefanton. Ili havis ĉiaman timon, ke iutage la elefanto ekstaros kaj trabatos la plafonon kaj la najbaroj desupraj falos al iliaj kapoj. Gastojn en sia loĝejo ili ne povis akcepti. Kiam la elefanto dormis, ĉio ŝajnis ne tiel malbona. La patrino ofte parolis al la filo: "Parolu al neniu pri la elefanto". Kaj li, obeante, parolis pri la elefanto al neniu. Kiam la elefanto dormis, li, ŝajnigante, ke la elefanto ne estas ĉi tie, kovris ĝin per litkovriloj, por ke liaj alvenintaj kamaradoj ne povu vidi la elefanton. La patrino kaj la filo timis, ke iu ekscios, ke ĉe ili loĝas la elefanto, kaj  konsideros ilin ambaŭ frenezaj. Dum noktoj iliaj fenestroj estis zorge ŝirmitaj. Ili senprokraste ĉesis telefonparoli, se la elefanto komencis snufi. Ilia vivo daŭris en ĉiama timo, ke ĉiuj ekscios, ke ĉe ili loĝas elefanto. Sed ĉiuj jam sciis tion! Sed pasis multe da tempo antaŭ ol la patrino kaj la filo komprenis, ke ĉiuj jam scias, ke en ilia ĉambro loĝas elefanto! Tio similas al situacio, kiam en familio estas alkoholulo. Neniu devas scii pri tio. La familianoj penas sekretigi tion, kaj tiu ĉi sin trudanta ideo ŝirmas de ili realajn faktojn kaj rompas interrilatojn kun aliaj homoj. Pro agoj de la alkoholulo suferas ĉiuj liaj familianoj. Tio devas tiel ne daŭri. Volforto kaj realaj agoj helpos decidi tiun ĉi problemon. Ekkonscio de tio, ke en via ĉambro loĝas grandega, peza kaj reala elefanto, estos la komenco de solvo de la problemo.

2.3  HELPI  AŬ  DONI  POVECON?

Alkoholuloj bezonas helpon. Sed helpi, en tiu ĉi kunteksto signifas fari por ili ion tion, kion ili ne povas fari memstare. Multaj el tiuj, kiuj loĝas kune kun alkoholuloj fariĝas tiel obseditaj pri la alkoholulo kaj pri la asociitaj problemoj, kiel la alkoholuloj estas pri alkoholo. Estas facile vidi helpon kiel permeson al alkoholuloj daŭrigi ilian drinkadon.

La subaj demandoj helpos difini la diferencon inter helpo kaj permeso al  alkoholuloj drinkadi:    

1.         Ĉu vi iam ajn diris, ekzemple al lia dunganto, ke la alkoholulo iom malsanas?

2.         Ĉu vi iam prenis parton de la kulpo pro lia/ŝia konduto?

3.         Ĉu vi evitis paroli pri lia/ŝia ebrieco pro timo nebonvena respondo?

4.         Ĉu vi pagis por revenigi lin/ŝin el malliberejo liajn/ŝiajn leĝajn ŝuldojn?

5.         Ĉu vi pripagis liajn/ŝiajn fakturojn?

6.         Ĉu vi pruntedonis monon al alkoholuloj?

7.         Ĉu vi provis drinki kun li/ŝi, esperante fortikigi viajn rilatojn?

8.         Ĉu vi donis al li/ŝi, fojon post fojo, "la lastan ŝancon", kiu, certe, estis ne la lasta? Ĉi okaze via kredebleco kun li/ŝi pli kaj pli malfortiĝas.

9.         Ĉu minacis vi, ke vi forveturos kaj poste ne plenumis vian minacon?

10.     Ĉu vi kompletigis laboron aŭ proekton, kiun la alkoholulo ne finis memstare?  

Ĉiuj suprelistigitaj punktoj ebligas al la alkoholulo daŭrigi drinkadon, ne venki la pereigan kutimon. Tio estas kialo, ke 90% da alkoholuloj havas laborlokon (8). La familianoj kaj amikoj protektas ilin de fina katastrofo, kaj ili daŭre stumblas en sia senespera ekzisto.

Amo protektas; tion ni scias el 1 Kor 13. Kaj vera amo neniam publike humiligas. Sed aliflanke, kiam temas pri ĥronika alkoholismo, kaŝi la problemon estas senutile. Simile al la elefanto, pri kiu ni parolis pli supre, "la sekreto" tiel aŭ aliel iĝos sciata de ĉiuj. Vi mem, estante en la reto de mensogoj, iom post iom fariĝas tuŝita de la malsano de alkoholismo. Ni substrekis en la komenco, ke la ĉefa trajto de tiu ĉi malsano estas memtrompo; la alkoholulo ne kredas, ke li suferas de la malsano. Se vi mensogas al vi mem, al aliaj homoj, tio rezulte povas iĝi trajto de via karaktero. Por vivi en la vero, en Kristo, ni devas ne mensogi, nek trompi. Necesas alfrontigi la alkoholulon kun tiu fakto. Rilate al Izrael por trakti ilian pekon Dio uzis apartiĝon de ili. Li allasis ilin trafi katastrofon. La provo mildigi la katastrofon estas senutila. Ĉiu alkoholulo fine devos alfronti sian problemon, sola antaŭ sia Kreinto. Nia amo devigas nin ne dormi nokte, atendante la alkoholulon, kiu drinkas ie ekster la hejmo. Sed vi, ekzemple, anstataŭ atendi lian ebrian revenon povas tranokti aliloke, kaj lasi amantan noton, klarigante vian foriron. Ni devas ankaŭ agnoski la fakton, ke tiuj, kiuj loĝas kune kun la alkoholulo bezonas tiel multe da subteno, kiel la alkoholulo mem.

Dio atentas pri Siaj malobeemaj infanoj, kiuj lasis la veran vojon de la plano de Dio. Sed la plano de Dio povas ŝanĝiĝi laŭ la postuloj de graco kaj kompato. Tiuj, kiuj loĝas kun alkoholuloj, ofte estas nesinsekvaj en siaj agoj, havas ŝanĝeman konduton. Jen ili krias al la alkoholulo, minacante al li pri divorĉo, jen en la sekva momento kun kompato ili savas lin de sekvo de la lasta eldrinko, trovante diversajn pravigojn kaj tiel plu. Ili volonte aŭskultas ankoraŭ unu promeson ne drinki, malgraŭ la multaj  antaŭaj neplenumitaj promesoj. Dio aliel rilatas al ripetitaj pekoj. Fine Li agas decide. Mi substrekas, ke tie ĉi temas pri alkoholismo, ne pri laŭokaza ebriiĝo. Dio en Sia amo apartigas Sin de la obstina pekanto. Pri tio ni nun parolos pli detale.

2. 4  APARTIĜO 

Por eltiri la alkoholulon el la neado kaj helpi lin al venko, necesas enmiksiĝi en lian vivon same, kiel Dio enmiksiĝas en niajn senesperajn vivojn por alkonduki nin al Si. Tamen tiu radikala enmiksiĝo en la vivon de alkoholuloj ofte devas preni la formon de apartiĝo de ili. Agante tiel, ni montras la amon al Dio, demonstritan al ni sur la kruco. Li ne donis Sian filon en kolero kontraŭ ni. La ago de Jesuo estis lia memofero zorge planita. Tio estas ekzemplo por la kristana familio, kiu devas apartiĝi de membro-alkoholulo.

Alkoholismo estas peko. Ni rigardu en la okulojn de la vero. En la ĉirkaŭanta nin mondo homoj provas plimalaltigi la signifon de tiu ĉi peko, precipe en la lasta jarcento. Alkoholismo progresis de la nivelo de peko ĝis psikologia problemo, kaj nun al nura mensa malsano. Sed alkoholismo estas peko, sendepende de iaj psikologiaj problemoj, kiujn ĝi kaŭzas. Kompreno de tio helpos al la kristana alkoholulo vidi la aferon de perspektivo, neebla al nekredanta homo. Sed kiel Dio traktas kutiman pekon? Li vidis multe da pekaj agoj de Izrael – homoj kapriĉaj, kulpaj pri adultoj. Tragike estas, ke ni nuntempe pekas ne malpli, ol ili. Kiam Izrael fordonis sin al peko, ĝi iĝis simila al alkoholulo, perdinta sian respondecon antaŭ Dio pro forta ebrieco. Kion do Dio faris responde? Li ne diris: "Nu, Izrael, tio estas la fino de niaj interrilatoj, Mi volas havi kun vi nenion komunan, foriru, vi neniam plu vidos Min".  Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! (Rom 11:1,2). Li havis deziron neniigi ilin ĉiujn kaj fari novan komencon (El 33,34) – sed tion Li neniam efektivigis. Laŭ Hosea, Li similis al forlasita amato, al homo edziĝinta kun virino, kiu estas malĉastino. Li malĝojis pro ilia agado. Li amis ilin tutkore. Li sendis al ili Siajn servantojn kaj poste eĉ Sian filon por alvoki ilin al Si (Mt 21:33-38), kvankam Li sciis, ke ili fordonos Lian amatan filon al morto. Manifestante la Patron, Jesuo ploris pri Jerusalemo, tutkore dezirante, ke la popolo revenu al la Patro: "Ho Jerusalem, Jerusalem…" (Mt 23:37). La parabolo pri la perdita kaj trovita filo unuavice diras pri la Patro, kiu atendas, ke Izrael revenos al Li el la irado en la pagana mondo.

Tamen estas alia atesto en la Biblio, ke Dio apartigis Sin de Izrael. Ne pro tio, ke Li timis, ke ili makulos Lin, kolerigos Lin aŭ pro tio, ke Li hontis pro ili. La amo de Dio superas ĉion tion. Li neniam forlasos ilin. Sed kial Li apartiĝis de ili? Nur por ilia bono. La Biblio atestas tion:

- Dio elverŝis sur Izraelon Sian koleron kaj forlasis ilin por purigi ilin (Jeĥ 22:20-22). En Lia apartiĝo estas klara intenco kaj celo;

- Dio forlasis ilin, por ke malkaŝiĝu ilia pekeco – Li ne volis plu ŝirmi iliajn malbonajn agojn antaŭ la okuloj de la pagana mondo (Jeĥ 23;29);

- Jesaja montras, ke Dio forlasis Sian popolon por ke la vorto de la Eternulo atingu ilin (Jes 2:5,6). Kaj Li tutkore deziris ilian revenon;

- Dio forlasis Sian popolon, por ke ĝi turnu sin al Li (Amos 5:2,4);

- Dio forlasis Sian popolon ĝis kiam ili ekkonsciis, ke iliaj problemoj aperis pro tio, ke Li ne estas kun ili (Read 31:17);

- En 2 Kroniko 12:5,6 ni legas, ke Dio forlasis Izraelon, forlasis ilin en la manoj de Ŝiŝak, sed pro tio ili humiliĝis, kaj Li revenis al ili;

- Li forlasis Jeĥezkelon por Jeĥezkel mem ekvidu, kion li havas en sia koro – Dio tion, certe, sciis.(2 Kron 32:31).

- En Neĥ 9:28,31 estas skribite: "Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco". Dio forlasis Izraelon, sed kiam la popolo alvokis Lin, Li ekaŭdis ilian lamentojn kaj revenis al ili. Finrezulte Li neniam forlasis ilin dank’ al Sia kompatemo kaj karitato. Ekzemple, Ciono sentas sin forlasita de Dio, sed reale tio ne estis tiel (Is 49:14). Tio nur ŝajnas, ke Dio por momento malatentis ŝin (Is 54:6,7).

Ĉio tio estas ekzemplo por ni. Sufiĉe malfacile estas apartiĝi de alkoholulo-familiano kun la samaj puraj motivoj, kiujn havas Dio. Vi estas animvunditaj, oni ofendis vin, al vi ŝajnas, ke oni vin eluzas… sed ĝuste en tiaj situacioj maksimume elmontriĝas vera amo. Eĉ se ni estas devigitaj forlasi, ni devas zorgi neniam fordoni esperon pri resaniĝo. Ĉar Dio same neniam forlasas nin. Ni ne povas tute forlasi  familiano-alkoholulon. Sed ni povas iugrade apartiĝi de li. Ĝuste en tio estas la senco kaj celo de Lia apartiĝo. Se Dio havis ĉiaman kaj aktivan interrilaton kun Sia popolo Izrael, malgraŭ la senfina vico de iliaj pekoj, malaproboj, pentoj kaj promesoj pliboniĝi, des pli ni devas ne elmontri koleron, inciton, lacecon kaj aliajn homajn malfortaĵojn. Ĉi tie forestas iuj ajn preparitaj receptoj kaj trabatitaj vojoj. La celo de tio, ke Dio forlasis tiun popolon, estas en tio, ke ili mem ekkonsciu sian konduton kaj venu al la vera pento, kiun Li serĉas en ili. Kaj kun doloro kaj amaro Dio faris tian paŝon.

Hoŝea priskribis la koran doloregon de Dio, dum Li tion faris: "Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? Kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? Ĉu mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato. Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstremos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo" (Hoŝ 11:8-9). Ĉi tie Dio promesas neniigi ilin per Sia kolero, same kiel okazis en Sodom pro la malbona konduto de la Sodomanoj, sed pro Sia amo al Sia popolo Li ne faris tion. Kaj jen ankoraŭ: "Mi forlasis Mian domon. Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi forlasis en la manoj de ĝiaj malamikoj" (Jer 12:7). Kvankam pli frue Dio promesis neniam forlasi Sian popolon (1 Reĝ 12:22; Ps 94;14), tamen Li forlasis ilin por ilia bono. Tial ne sentu vin kunligitaj kun antaŭaj promesoj al la alkoholulo, faritaj en pli frua stadio de lia  alkoholismo. Sed, certe, apartiĝo devas esti nur lasta kaj ekstrema rimedo.

Estas necese apartiĝi de la alkoholulo, eble eĉ fizike forlasi lin. Sed malgraŭ via kolera sento, tio estos kordolorige. Dio scias vian doloregon kaj Li estos kun vi. Li ĉiame estas kun ni kaj direktas ĉiujn niajn vojojn kaj agojn. Tiu ĉi apartiĝo necesas kiel por vi, tiel ankaŭ por pento de la alkoholulo. Aliokaze, via dependeco de tiu malfortaĵo de alia homo iom po iom plifortiĝos, kaj vi ne povos plu esti sendependa filo de Dio, kaj ne estos "kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj de vorto de Dio” (Ps 1:3). Fizika disiĝo ne estas aŭtomata, nek necesa respondo, se nur la alkoholulo ne insultas vin. Penu elmontri vian amon al li, samtempe neniaokaze montru tian kompaton, kiu helpas al li fortikiĝi en lia malvera vojo. Neniam permesu al vi mem deturni vin de la alkoholulo pro kolero, nur amo helpos al vi agi korekte. Klarigu al li, kion vi faras kaj kial. Diru al li, ke vi de nun ne plu kovros antaŭ homoj lian pekan konduton. Ne donu al li monon por alkoholaĵoj, ne aĉetu vi mem alkoholaĵojn por li. Diru al li, ke vi plenumas vian devon antaŭ Dio, kaj tiu devo akre diferencas de tio, kion li petas vin fari. Klarigu al li, ke vi amas lin, ke vi sincere penas sekvi al la ĉefaj Bibliaj doktrinoj. Certigu lin, ke via apartiĝo ne estas forlaso. Vi amas lin. Atentigu lin, ke ankaŭ vi estas pekanto alimaniere; zorgu ne senti, ke vi estas pli justaj, ol li, aŭ ke vi havas pli altan pozicion antaŭ Dio nur pro tio, ke viaj pekoj ne estas malkovritaj. Rememorigu al li la verson, en kiu estas dirite, ke la pekoj de unuj estas evidentaj, sed de aliaj estos malkovritaj nur dum la juĝo (1 Tim 5:24). Pri tio vi devas paroli elkore, montrante vian sinceran intereson kaj maltrankvilecon.

KONFIDU   AL  DIO       

Konfidu al Dio, transdonu ĉion en Liajn manojn. Sed tio ne samas al foriro de la problemo. Ni ne povas ŝanĝi aliajn homojn, nek direkti ilin, kvankam ni ĉiuj posedas iom de la "komplekso de Kristo", per kiu ni opinias, ke estas sole ni, kiu povas ŝanĝi alian homon. Ni ĉagreniĝas, se ni ne sukcesas atingi tion. Sed vera amo "ne celas por si mem" (1 Kor 13:5); nia amo al la alkoholulo devas esti pura kaj devas ne esti parto de nia memamo. La memfido de Jesuo estis sendependa de tio, ke nur malmulte sincere respondis al lia agado. Li havis planon, sed neniam altrudis ĝin al aliaj. La limoj de niaj rilatoj kun la alkoholulo devas esti certaj, por ke ni ne trafu en dependecon de li, por ke tiuj rilatoj ne malbonigu nian propran personecon kaj niajn rilatojn kun Dio. Multaj homoj kunligitaj kun alkoholuloj malsukcesis ĝuste en tio. Ni devas efike trakti niajn proprajn aferojn kaj nian respondon al tio, kio okazas. Provu aranĝi certan tagordon en via domo. Tio plibonigos la situacion en via familio, permesos eviti ĥaoson kaj bonefikos al viaj infanoj. Penu ĉiutage manĝi en la sama tempo. En la sama tempo laŭplane legu la Biblion. Ĝustatempe kuŝiĝu por dormi. Laŭ via fizika kapablo ne permesu al la alkoholulo havi efikon sur ĉio tio. Legu kaj relegu la vortojn: "Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon" (Ps 37:8). En ĉiaj cirkonstancoj ni devas memori pri nia persona rilato kun Dio, kaj nia persona espero atingi la Regnon. Maltrankviliĝo estas ofta trajto de familioj, inter kiuj loĝas alkoholuloj.

Tamen, se la alkoholulo revenos el la stato de neado, antaŭ vi aperos multaj eblecoj. Estos haveblaj spertaj konsildonantoj, kaj kristanaj kaj sekularaj. Por alkoholuloj estas multe da komunumoj, ekzemple, “Anonimaj Alkoholuloj”, kiu havas multajn branĉojn en la mondo. Mi konsilas al vi inviti specialiston, kiu agas laŭ la vera Evangelio, se, certe, pri tio interesiĝas la alkoholulo. Kun helpo de Dio la "malsano" estas kuracebla! Nur 15% da amerikaj alkoholuloj propravole konsentas je kuracado. La plimulto da ili ricevas kuracadon dank' al tiuj, kiuj zorgas pri ili.

2. 5   PACIENCO   KAJ   PARDONO

Neeblas kuraci alkoholismon rapide. Atendo de rapidaj rezultoj povas senrevigi vin. Kaj tio laŭ si mem estas defio al kredo je la Dio, kiu "neniam rapidas", sed paciencas, kiel ofte diris frato John Tomas. "Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn intencojn" – diris David en Ps 37:7. Tion necesas atingi en ĉiu situacio. Estas necese, ke la alkoholulo sentu honton pro sia peko, sed komprenigi tion al li necesas taktoplene. Li devas kompreni, ke ni ne volas lin honti, kvankam ni komprenas lian staton. Alkoholuloj bezonas iun lokon, kien ili povus veni post reveno de la malsano, kie ili povas komenci ĉion denove. Tia "loko" povas esti manĝtablo, interparolo kun la filino aŭ edzino; tamen oni devas ne kaŝi la malsukceson aŭ etigi la gravecon de lia konduto. Priparolo de lia konduto devas esti minimuma. Oftaj memorigoj pri lia malsukceso povos esti kialo de lia "fermiĝo". Tiu loko devas esti loko de fido, konfido kaj honesteco.. Kaj vi certe devas ne rakonti pri konfesoj de la alkoholulo al aliaj homoj, precipe dum tiuj antaŭmenciitaj tempoj de senesperigo. Tiu loko devas esti por la alkoholulo loko, kie li povas trovi en si mem kuraĝon ekrigardi sin deflanke kaj fari konkludojn. Li bezonas ĝustan reagon, kiu donas al li eblecon kompreni, kio okazis kaj kion li evitis. Li devas kompreni la nekonformecon inter siaj vortoj, principoj kaj agoj.

PREĜO

Preĝo havas grandan forton. Ĝi efektive ŝanĝas multon. Dio povas fari multon por tiuj, por kiuj oni petas Lin. La Sinjoro pardonis kaj resanigis la paralizulon, vidante la fidon de liaj amikoj (Mk 2:5). Preĝu por la alkoholulo post ĉiu diskuto kun li. Samuel diris, ke kiu ĉesas preĝi por pekema Izrael, pekas antaŭ Dio (1 Sam 12: 23). La bezono mem estas alvoko al preĝo. Kaj tute ne necesas kriegi desur moskeaj turoj. La tragika bezono de la alkoholulo estas la alvoko al preĝo. La familianoj de la alkoholulo estos tentataj fari la preĝon ordinara, sen reala kredo. La vera preĝo estas montrita en la Sankta Skribo, kiel lukto kun si mem, kaj kun la Patro, Kiu plenumas nur tiujn petojn, kiuj estas esprimitaj en pasia kaj sincera preĝo. Kiam ni preĝas pri “Venu Via Regno”, ni petas pri la plenumo de la volo de Dio, kiu estos plenumita en niaj vivoj laŭ la volo de Dio. Ni petas, ke Li gvidu nin kaj konduku nin al la Regno, kiu certe venos. Ĉiutage ni devas strebi kunigi niajn preĝojn kun la volo de Dio.

Alkoholismon oni povas venki nur alturninte sin al la "supera potenco", kaj tio estas ankoraŭ unu kialo por turni sin al Dio kun preĝo. Vi estas en la pozicio de Jeremia, kiu vivis inter judoj-apostatoj, malbenitaj per senpluveco pro pekoj: "Ĉu inter idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? Ĉu la ĉielo per si mem donas pluvon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion" (Jer 14:22). Kaj preĝo donas esperon. Senespereco – jen kion ofte sentas tiuj, kiuj prizorgas alkoholulojn. Se ni mem estas en sendanĝereco, se ni povas sincere ĝoji pri la konkreta Espero relate al la eterna vivo, kiu atendas nin, tiam en ni ankaŭ devas esti espero je savo de nia amiko-alkoholulo. En nia menso aperas bildo de la Patro, kiu senpacience atentas pri la malŝparema filo kaj atendas lian revenon. Li ĉiutage atendis kaj esperis (Lk 15:20). La optimismo de Dio estas mirinda inspiro por ni, se ni allasas ĝin en nian vivon. "Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere. La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin" (Ps 145:18).

Vi devas scii, ke “Anonimaj Alkoholuloj” okazigas interfamiliajn renkontiĝojn. Kaj estas ankaŭ grupoj de subteno inter kristanoj, agojn de kiuj mi tre alte taksas.

PLI  DETALA  STUDO

PENTO  KAJ  PARDONO

Mt 5:48 indikas la normon: "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta". Se Dio ne estus tolerema al nia pekemeco, neniu estus savita. Ni ĉiuj kredas, ke Dio estas tolerema al niaj malsukcesoj atingi tiujn normojn, kiuj estas elmontritaj en Lia vorto. Kiel juĝas ni, tiel same oni juĝos nin. Ĉu ne timigas vin tio? Ni devas esti same atentaj montri toleremecon al tiuj, kiuj ne sukcesas atingi tiujn normojn.

Nia komuna malsukceso devas intime kunligi nin pro nia komuna sperto de la Dia pardono. Neniam oni povas repagi tion, kion ni havas de Dio. Eĉ unu peko kondukas al eterna morto; ne estas en nia forto revenigi tiun momenton, kiam okazis nia peko. Ni povas nur kredi je Dio, peti Lin forigi la rezulton de tiu peko kaj pardoni nin pro ĝi.  Al ni estas dirite pardoni niajn fratojn. Pri tio diras ankaŭ Ef 4:32: "Kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonas al ni".

SINCERA PARDONO

Kiel Dio pardonas al ni niajn pekojn, tiel ni devas pardoni niajn fratojn. Kristo sincere pardonis la ŝuldantojn en la parabolo. Kaj tiu pardono estis absoluta kaj senkondiĉa. Ps 130:2 montras la sinceran pardonon de Dio: "Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, kiu povus stari, ho mia Sinjoro?". Dio ne rimarkas pekojn, kiam nia amo al niaj fratoj ne kalkulas iliajn antaŭajn pekojn. Se ni rifuzas interrilati kun aliaj homoj pro la rezulto de iliaj antaŭaj pekoj, pri kiuj ili jam pentis, ni “kalkulas” pekojn. Dio ne faras tiel rilate al ni, Li ne kalkulas niajn pekojn kaj “ne por ĉiam Li koleras" (Ps 103:7-12).

Verŝajne, vi renkontas fratojn, kiuj provas konvinki vin diferencigi pekojn, dirante, ke pri iuj pekoj necesas penti malkaŝe, kaj pri aliaj (ekzemple, atako de kolero) oni povas penti en soleco. Sed ni devas reale konsideri, kiun pruvon pri tio donas la Biblio.

GRADOJ  DE  PEKO?      

Petro malfacile alkutimiĝis al la penso, ke kvanto da pekoj kaj ilia grado ne havas signifon. Sed la vortoj "Ĝis sepdekoble sep foje" montras, kiel malproksime de la vero li estis. Eĉ se la pento de frato ŝajnas al ni nekredeblaj, ni devas perdoni ilin. Rimarku, ke nur buŝa pento necesas, kaj la Sinjoro diris, ke la pardonanto devas pardoni sen postuli iujn evidentajn pruvojn. La greka vorto por penti signifas "alie pensi poste", kaj penti - ŝanĝi sian opinion. Pento estas esence ŝanĝita mensa vidpunkto. Pro tio estas malfacile konstati, ĉu estas ĝi en la koro de alia persono. Ĉar nia naturo mem estas pekema, ni ĉiame vivas, ĉiuminute bezonante kaj ricevante kompaton. La Novan Interligon oni ofte priparolas en la Malnova Testamento kiel "kompato" kaj/aŭ "vero". Kaj se ni estas en tiu interligo, ni ĉiame vivas en graco/kompatemeco. Kompato ne estas io, kion ni ricevas en la malmultaj momentoj, dum kiuj ni petas pri pardono. Ĝi ĉiame descendas al ni. En ĝi ni vivas ĉiame. Se ni komprenas tion, ni devas ne opinii nian pardonon de aliaj homoj kiel ion, kion ni laŭokaze “donacas”. Ni devas aperigi nian kompatemon ĉiame, kiel tion faras Dio por ni mem.

Iuj homoj opinias, ke ni pekas nur kelkfoje, kaj tiam ni pentas, kaj ricevas kompaton. Tio malaltigas la esencon de nia interliga rilato kun Dio. Ni restas en tiu interligo, eĉ estante inter niaj pekoj, kiel estis Izrael antaŭ ol rompiĝis la interligo. Ne estas nia afero forigi iun ajn el la interligo kun Dio. Ni povas nur kunagi por aligi lin al certaj bazaj doktrinoj, kiujn enhavas la interligo. Kaj kiu ne akceptas tiujn doktrinojn, devas esti forigitaj de kunuleco, ĉar la esenco de la interligo estas tiuj doktrinoj. Sed al tiuj, kiuj estas en interrilatoj kun Dio, ni devas montri, ke la interligo estas ĉiama kompatemeco, kiun Dio elverŝas al ni.

RIGORA  INSTRUISTO?

Dio ne estas rigora instruisto kun milda koro, kiu parolas: nun mi pardonas vin, sed ne faru ĝin denove! Li scias, ke ni ja denove pekos, kaj ankaŭ ni tion scias. Lia kompatemeco estas ĉiama, sed se ni volas estontece ricevi ĝin, devas esti konfeso pri peko, kaj agnosko, ke ni vivas pro Lia kompatemeco. Baptiĝinte, ni eniras en Kriston. Dio akceptas nin kiel Kriston, kvazaŭ ni estas tiel perfektaj, kiel Kristo. Dio kalkulas al ni Sian propran justecon, eĉ se ni ne estas perfektaj rilate al nia obeado al Liaj ordonoj. Tio estas la bazo de pravigo per fido, ne per obeado kaj forlaso de pekoj sole. Kiel Dio rilatas al ni, tiel ni devas rilati unu al alia. "Estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi" (Ef 4:32). Nian pardonon ni ricevis dum baptiĝo; la forto de peko en ni estis venkita per baptiĝo en Kriston, la morto de kiu neniigis la diablon. Certe, ni scias, ke ni estas pekemaj. Sed nia spirita esenco estas en Kristo, kaj Dio relate al tio rigardas nin. Ni ne povas neniigi la diablon interne en ni – nur morto povas neniigi ĝin (Rom 6:23). Kiel Dio vidas en ni novan homon, tiel ankaŭ ni devas vidi novan homon en niaj fratoj. 

PENTO:  ĈU  ĜI  OKAZIS?

Se ni intencas pardoni iun, ni devas povi scii, ĉu pentis li aŭ ne. Ni devas atente esplori la demandon: "Cu povas ni scii, ĉu iu pentis aŭ ne?". Se la respondo estos "jes", ni bazas sin sur la eksteraj signoj. Ni supozas, ke ni havas kriteriojn por decidi, ĉu pentis iu aŭ ne. Sed ĉu la Biblio donas al ni tiajn klarajn kriteriojn? Estas malfacile eviti la konkludon: "Ne, ni ne povas scii, ĉu pentis iu aŭ ne". Pento devas antaŭi al baptiĝo. Sen pento baptiĝo ne validas. Sed kiel ni povas scii, kiam la kandidato pentis kaj ĉu pentis li? La Sinjoro diris al ni, ke ni devas pardoni "ĝis sepdekoble sep fojoj" (Mt 18:22). Kaj tio instruas nin, ke ni ne havas eblecon juĝi pri la sincereco de pento; ni povas nur pardoni.

ANTAŬ  DIO  KAJ  HOMOJ

Estas diferenco inter pekanto antaŭ eklezio kaj pekanto antaŭ Dio. Lk 15:18,21 montras, ke diferenco estas. Ni devas pardoni ĉiun, kiel Dio pardonas nin, sed tio ne signifas, ke kiam ni pardonas iun, ni tion faras por Dio. Ni ne rajtas agi por Dio mem. Anstataŭe, la respondo de Dio al ni devas indiki nian respondon al nia eraranta frato. Dio pardonas nin, se ni mem pentas kaj ĉesas peki La Biblio montras, ke nia pardono al aliaj fratoj devas ne esti bazita same sur tio. Ni pardonas aliaj homojn, ĉar Li pardonis nin. Sed la esenco de la Dia pardono estas alia, ĝi baziĝas sur persona kredo de homo je la sango de Kristo. Ni ne demandas niajn gefratojn, ĉu kredas ili je la venko sur la kruco de Golgota aŭ ne, antaŭ ol pardoni ilin.

PARDONO  SEN  PENTO?

La sentemaj fratoj aŭ fratinoj agnoskas, ke ofte ni estas pardonitaj sed daŭrigas peki, kaj tio devas havi respegulon en niaj reagoj je pekoj de aliaj homoj. La subaj linioj konfirmas tion:

- David preĝis: "Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj" (Ps 19:12). Ĉiu peko estas peko, sendepende, ĉu konfesas ni ĝin aŭ ne (kiel pri tio atestas la oferdonoj de Moseo). Neniu el ni scias, kiel Dio pritaksas niajn agojn, neniu el ni scias ĉiun el niaj pekoj. Nur sintrotakso devigas nin opinii, ke ni scias ĉiun nian pekon. Ni devas konfidi nin al favoro de Dio, kredante, ke al ni estos pardonitaj ankaŭ tiuj niaj pekoj, kiujn ni ne konfesis. Kaj se ni esperas ricevi pardonon pri niaj eĉ "kaŝitaj" pekoj, ni ne devas havi la principon – neniam pardoni niajn gefratojn.

- La Patro pardonis sian malŝparegantan filon, kvankam li ne vidis signojn de pento ĉe li. La fakto mem, ke la filo ekvolis reveni en la Patran domon, estis sufiĉa motivo por ke la Patro akceptu lin.

- Ni devas beni/pardoni tiujn, kiuj persekutas nin (Rom 12:14); beno kaj pardono estas kunligitaj en la Skriboj). Kaj tio devas esti farita sen atendo, ke la persekutanto ĉesas peki aŭ pentos.

La Sinjoro vidis kunligon inter tio, ke la peka virino kisis lin kaj tio, ke ŝi "multe amas". (Lk 7:45,47). Poste li rakontis la parabolon pri ŝi kaj Simon la Fariseo. Ambaŭ estis pardonitaj de li, sed forestas iu ajn atesto, ke Simon pentis antaŭ la pardono.

- Ni devas pardoni tiun, kiu "pentas" 490 fojojn pro la sama peko, komprenante, ke lia pento ne estis sincera. Tamen ni devas lin pardoni.

La Sinjoro preĝis, ke la soldatoj estu pardonitaj, ĉar ili ne sciis, kion ili faris. La fakto ke Jesuo petis por ilia pardono, montras, ke ili estis kulpaj pri peko, kvankam ili ne sciis pri ĝi kaj, sekve, ne pentis pri ĝi. Sed Jesuo sciis, ke pardono eblas ankaŭ sen pento. Tio rifutas la hipotezon, ke pardono povas esti donita, nur se peko estas ĉesita.

- Dio pardonas homojn pro ilia kredo je la sango de Kristo kaj pro ilia baptiĝo;  ne pro "laboroj faritaj en justeco" (Tito 3:4-8). Ni devas esti atentaj kaj ne insisti, ke iu nepre ĉesu pekon en fizika senco. Ĉiu peko - ajna peko - meritas morton. Kvanto da pekoj ne ŝanĝos tiun verdikton. Nur unu vojo estas por eviti ĝin – esti en Kristo, por ke Dio rigardu nin kiel Kriston. Se forestas la kredo je Kristo, ĉeso de peko ne alportos al ni savon.

- Al la homo el Mt 18:26 estis pardonita lia ŝuldo nur pro lia deziro repagi ĝin. Kaj de li oni atendis, ke li same faros rilate al siaj ŝuldantoj.

DU  NORMOJ?

- Dio montras al ni altan normon, sed estas preta akcepti nian atingon de pli malalta normo. Ni ĉiuj iam deiras de la ordonoj de Kristo. Tamen ni havas fortan esperon je savo. Sekve, obei al ordonoj ne estas la sola neceso por ricevi savon. La ordono "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta" (Mt 5:48) estas neplenumita de ĉiu el ni. Eblas malobei al la ordonoj de Kristo ĉiun tagon, kaj tamen esti savita. Se tio estas malvera, savo eblas sole se ni atingas al la perfekteco de Kristo, kio estas neebla.

La Skriboj donas al ni la idealan normon por geedzeco, sed ni akceptas tiun, kiu estas pli malalta. Tio estas evidentigita per la kelkfoje uzata en la teksto vorto "sed":

- Estas bone ne edziĝi, "sed se vi edziĝas, vi ne pekas" (1 Kor 7:28).

- "Sed" (tamen) ankaŭ oni povas renkonti en versoj 10 kaj 11: "Edzino ne foriĝu de sia edzo, tamen, se foriĝas…". Sekve, foriĝon de edz(in)o Dio permesas kiel cedon al homa malforteco.

- Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo, sed se la edzo  mortis…" (1 Kor 7:39,40; 1 Tim 5:11)

- La saman principon de “du normoj” ni vidas aliloke en 1 Kor 8. Viando oferita al idoloj estis nur viando, sed Paŭlo faras cedon por tiuj, kiuj dume havas ne klaran komprenon rilate al tio.

- Same en 1 Cor Paŭlo diris, ke li povus peti la korintanojn pri financa subteno, sed li elektis alian. Tiele li elektis la plej superan el du elektoj.

- Tiuj kiuj havis la donacon de lingvoj devus uzi ĝin sole por instrui aliajn, prononcante kompreneblajn vortojn publike; sed Paŭlo estis preta permesi al la korintanoj paroli en lingvoj, kvankam tio, ŝajne, kontraŭas al lia antaŭa klarigo pri la ideala uzo de tiu ĉi donaco.

- 1 Cor 12:31-13:12 montras, ke Paŭlo staris antaŭ la pli alta elekto de la servado al amo kaj la skribita vorto, komparata kun la pli malalta elekto de uzado de la Spiritaj donacoj. Ĉiuokaze, komparu tion kun tiu elekto, priskribita en Fil 1:21-26; lasi tiun ĉi vivon estis eble por li, sed li faris la superan, pli malfacilan, spirite pli danĝeran elekton – vivi ankoraŭ kelkajn jarojn por fortikigi siajn fratojn.

Tiun cedadon al malforteco ni devas respeguli en niaj interrilatoj kun aliaj homoj. Tamen tio certe ne signifas, ke ni neniam “tiros linion” rilate al frateco en decidoj de nia eklezio.

Continued

Daily Bible Readings for February 22  1st Portion: Exodus 35      2nd Portion: Psalm 92-93       3rd Portion: 1Corinthians 4-5   For an MP3 Exhortation/Bible Study on 1Corinthians 4-5 Click HERE    Full list of MP3 exhortations HERE

Download our Audio talks and see our Podcast Welcome to our lively church in south London UK! CARELINKS BIBLE RADIO Bible study 24/7 Study the Bible online with a personal tutor Free hard copy NEV Bible with commentary PDF file of NEV Bible with commentary bookmarked for Bible Companion readings List of material in non-English languages Get the Bible Companion App Google Play  Get Bible Basics FREE